|
|
||
La 28an de julio la barejna Ministerio de Internaj Aferoj diris, ke en la distrikto Sitra, ne malproksime de la barejna ĉefurbo Manamo, tiutage okazis terura atako celanta al policistoj, kaj la evento kaŭzis morton de du policistoj kaj vundiĝon de ses.
La deklaro de la Ministerio diras, ke en tiu tago la policistoj, kiuj faris gardadon en la distrikto Sitra, suferis atakon de dinamitado. Du policistoj mortis, kaj ses vundiĝis. Nun la polico faras esploradon pri la kazo.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |