Vizitu Forumon

UN forte kondamnas teroristan atakon al hotelo en Somalio

(GMT+08:00) 2015-07-28 13:41:21     Redaktoro:Yu Rongkang

Almenaŭ 15 homoj estis mortigitaj kaj pluraj vunditaj dimanĉe en la suicida atako al la hotelo Jazeera-Palaco en Mogadiŝo, la ĉefurbo de Somalio. La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj konfirmis, ke unu sekurecgardisto de la ĉina ambasadorejo en Somalio mortis pro grava vundo kaj tri aliaj laborantoj de la ambasadorejo estis negrave vunditaj en la eksplodo. Funkciulo el la informa servo de Somalio malkaŝis, ke viro, germana civitano de somalia deveno, estas suspektata pri efektivigo de la atako.

Liu Jieyi, konstanta delegito de Ĉinio al UN, lunde diris, ke Ĉinio estas skuita de la terorista atako en Mogadiŝo kaj forte kondamnas ĝin. La saman tagon la Sekureca Konsilio de UN kaj ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon faris deklarojn, kondamnante la atakon per plej fortaj vortoj. La Sekureca Konsilio reasertis, ke ĝi rezolute batos ĉian terorismon, kaj akcentis, ke devas esti efektive protektata la sekureco de diplomatiaj institucioj kaj personoj.

La ekstremisma grupo Somalia Junula Partio, kiu havas rilatojn kun Al Qaeda, diris dimanĉe en sia deklaro, ke dum la milita agado de la koalicia armeo de la Afrika Unio kontraŭ ĝi, la trupoj el Etiopio mortigis dekojn da senkulpaj civiluloj, kaj la atako kontraŭ la hotelo estas por repago, ĉar en la hotelo estas ambasadorejoj de iuj "okcidentaj landoj", kaj tiuj landoj kunlaboris kun la Afrika Unio en la batalo kontraŭ ĝi. Sed fakte en la hotelo estas neniu ambasadorejo de okcidenta lando, tamen la ĉina ambasadorejo luprenis la kvinan kaj sesan etaĝojn de la hotelo, kaj ankaŭ diplomatiaj personoj el Kataro kaj Egiptio laboras kaj loĝas en la hotelo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto