Vizitu Forumon

Koalicio akcidente trafis proregistarajn trupojn en Jemeno

(GMT+08:00) 2015-07-28 15:00:00     Redaktoro:Yu Rongkang

Lunde posttagmeze en la jemena suda provinco Lahj militaviadiloj de la koalicio sub la gvidado de Saud-Arabio akcidente trafis trupojn, kiuj subtenas jemenan prezidenton Abd-Rabbo Mansour Hadi. Almenaŭ 15 homoj estis mortigitaj kaj 50 aliaj vunditaj.

Du oficiroj, kiuj ne volis malkaŝi siajn nomojn, diris, ke la aeratako trafis batalantojn lojalajn al la ekzilita prezidento Hadi, kiam ili avancis por sieĝi militantojn de la ŝijaista grupo Houthi en la aerarmea bazo al-Anad en la suda provinco Lahj. La oficiroj diris, ke pro senorda komando jam okazis kelkaj similaj akcidentoj lastatempe.

Sabate la koalicio deklaris kvin-tagan batalhalton ekde la lunda frumateno por ebligi la humanan agadon al Jemeno. Tamen neniu el partioj de la batalo plenumis la iniciaton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto