Vizitu Forumon

Irano: Nuklea interkonsento bonigos regionan sekurecan situacion

(GMT+08:00) 2015-07-28 15:17:44     Redaktoro:Yu Rongkang

Lunde en Bagdado irana ministro pri eksterlandaj aferoj Javad Zarif diris, ke la ampleksa interkonsento pri la irana nuklea demando bonigos la sekurecan situacion en Mez-Oriento kaj favoros realigon de paco kaj stabileco de la regiono.

Zarif tiutage atingis Bagdadon por oficiala vizito al Irako. Li diris en gazetara konferenco post interparolo kun iraka ministro pri eksterlandaj aferoj Ibrahim Jiafali, ke la nove atingita ampleksa interkonsento pri la irana nuklea demando bonigos la sekurecan situacion en Mez-Oriento kaj alportos pacon al la regiono. Li aldonis, ke la mesaĝo, kiun Irano volas komuniki, estas, ke oni ne devas timi la iranan serĉon de kunlaboro kun ĉiuj flankoj.

Jiafali diris, ke la ampleksa interkonsento alportos pozitivan influon al la sekureca situacio kaj ekonomia disvolvado en Mez-Oriento. Li diris, ke Irako estis tre maltrankvila pri la irana nuklea demando, ĉar eventuala malsukceso de la nuklea intertraktado influos la regionan sekurecan situacion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto