Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Julio 28)

(GMT+08:00) 2015-07-28 17:43:46     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas marde, la 28a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi kelkajn novaĵojn: ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj interparolis kun sia malta kolego; la Sekureca Konsilio de UN forte kondamnas teroristan atakon en Somalio. Bonvolu aŭskulti la novaĵojn!

Lunde en Pekino ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun sia malta kolego George Vella, kiu venis al Ĉinio por oficiala vizito.

Wang diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Malto estas bazita sur reciproka respekto, interkompreno, reciproka subteno kaj interfido. Ĉinio alte taksas tradician amikecon kun Malto kaj volas akceli disvolvadon de la duflankaj rilatoj en la direkto daŭrigi tradician amikecon, profundigi politikan interfidon, etendi pragmatan kunlaboron kaj fortigi komunikon kaj kunordigon. Li diris, ke Ĉinio esperas, ke la du landoj frue fondos komunan komitaton por gvidado de mezlongperioda kunlaboro kaj grandigos pragmatan kunlaboron en la kampoj de energio, infrastruktura konstruado, civila aviado, financo, novigo, scienctekniko kaj turismo.

Vella diris, ke en la pasintaj pli ol 40 jaroj la rilatoj inter Malto kaj Ĉinio rapide disvolviĝis kaj maturiĝis. Malto ĉiam memoras sindonajn helpojn de Ĉinio. Li akcentis, ke Malto volas profundigi politikan interfidon kun Ĉinio, akceli la duflankajn komercajn kontaktojn kaj fortigi interhomajn interŝanĝojn.

Almenaŭ 15 homoj estis mortigitaj kaj pluraj vunditaj dimanĉe en la suicida atako al la hotelo Jazeera-Palaco en Mogadiŝo, la ĉefurbo de Somalio. La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj konfirmis, ke unu sekurecgardisto de la ĉina ambasadorejo en Somalio mortis pro grava vundo kaj tri aliaj laborantoj de la ambasadorejo estis negrave vunditaj en la eksplodo. Funkciulo el la informa servo de Somalio malkaŝis, ke viro, germana civitano de somalia deveno, estas suspektata pri efektivigo de la atako.

Liu Jieyi, konstanta delegito de Ĉinio al UN, lunde diris, ke Ĉinio estas skuita de la terorista atako en Mogadiŝo kaj forte kondamnas ĝin. La saman tagon la Sekureca Konsilio de UN kaj ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon faris deklarojn, kondamnante la atakon per plej fortaj vortoj. La Sekureca Konsilio reasertis, ke ĝi rezolute batos ĉian terorismon, kaj akcentis, ke devas esti efektive protektata la sekureco de diplomatiaj institucioj kaj personoj.

La ekstremisma grupo Somalia Junula Partio, kiu havas rilatojn kun Al Qaeda, diris dimanĉe en sia deklaro, ke dum la milita agado de la koalicia armeo de la Afrika Unio kontraŭ ĝi, la trupoj el Etiopio mortigis dekojn da senkulpaj civiluloj, kaj la atako kontraŭ la hotelo estas por repago.

Lunde en Bagdado irana ministro pri eksterlandaj aferoj Javad Zarif diris, ke la ampleksa interkonsento pri la irana nuklea demando bonigos la sekurecan situacion en Mez-Oriento kaj favoros realigon de paco kaj stabileco de la regiono.

Zarif tiutage atingis Bagdadon por oficiala vizito al Irako. Li diris en gazetara konferenco post interparolo kun iraka ministro pri eksterlandaj aferoj Ibrahim Jiafali, ke la nove atingita ampleksa interkonsento pri la irana nuklea demando bonigos la sekurecan situacion en Mez-Oriento kaj alportos pacon al la regiono. Li aldonis, ke la mesaĝo, kiun Irano volas komuniki, estas, ke oni ne devas timi la iranan serĉon de kunlaboro kun ĉiuj flankoj.

Jiafali diris, ke Irako estis tre maltrankvila pri la irana nuklea demando, ĉar eventuala malsukceso de la nuklea intertraktado influos la regionan sekurecan situacion.

Reprezentantoj de la afgana registaro kaj Talibano komencos la duan intertraktadon en tiu ĉi semajno por realigi batalhalton. Lastatempe la atakoj de Talibano al la afgana registaro kaj femdlandaj objektivoj fariĝis plej malmultaj. En iuj regionoj Talibano estis atakita de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, kiu serĉas ekspansion. Tiuj faktoroj komplikis la pacan procezon de la lando.

Ekde la lasta decembro la teraj trupoj de NATO sin retiris el Afganio. En aprilo de la kuranta jaro Talibano komencis la printempan ofensivon plej grandskalan ekde la lastaj jaroj, kaj nur en Kabulo ĝi lanĉis preskaŭ dek atakojn al parlamenta domo, fremdlandaj trupoj, registaraj instalaĵoj kaj aliaj objektivoj. Samtempe ĝi konfliktis kun la rapide penetranta Islama Ŝtato en kelkaj orientaj provincoj.

En tia situacio la afgana registaro kaj Talibano unuafoje intertraktis en Pakistano en la 7a de tiu ĉi monato. Poste Mullah Omar, la plej alta gvidanto de Talibano, unuafoje publike esprimis la deziron dialogi kun la registaro.

Post la intertraktado en preskaŭ 20 jaroj, la Konsilio de la Monda Komerca Organizo lunde oficiale aprobis la membriĝon de Kazaĥio al la organizo.

Ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo Roberto Azevedo kaj kazaĥa prezidento Nursudan Nazaerbaev subskribis interkonsenton pri la membriĝo de Kazaĥio tiutage en Ĝenevo. La interkonsento estos prezentita al la kazaĥa parlamento por la fina voĉodono antaŭ la 31a de oktobro. Kazaĥio fariĝos membro de la organizo espereble antaŭ la jarfino.

La intertraktado pri la membriĝo de Kazaĥio al la Monda Komerca Organizo daŭris preskaŭ 20 jarojn. Tio estis plej longa simila intertraktado en la historio de la organizo.

La siria Araba Novaĵ-Agentejo lunde raportis, ke tiutage la registara armeo de Sirio akiris militan progreson en Jobar oriente de la ĉefurbo Damasko kaj ekregis kelkajn fortikaĵojn de opoziciaj militantoj.

La raporto diris, ke la registara armeo lanĉis atakon al opoziciaj militantoj en Jobar kaj ekregis kelkajn domegojn okupatajn de la militantoj kaj detruis unu kaŝejon. La Siria Observatorio por Homaj Rajtoj diris, ke tiutage la registara armeo lanĉis 20 aeratakojn al Jobar.

Lunde posttagmeze en la jemena suda provinco Lahj militaviadiloj de la koalicio sub la gvidado de Saud-Arabio akcidente trafis trupojn, kiuj subtenas jemenan prezidenton Abd-Rabbo Mansour Hadi. Almenaŭ 15 homoj estis mortigitaj kaj 50 aliaj vunditaj.

Du oficiroj, kiuj ne volis malkaŝi siajn nomojn, diris, ke la aeratako trafis batalantojn lojalajn al la ekzilita prezidento Hadi, kiam ili avancis por sieĝi militantojn de la ŝijaista grupo Houthi en la aerarmea bazo al-Anad en la suda provinco Lahj. La oficiroj diris, ke pro senorda komando jam okazis kelkaj similaj akcidentoj lastatempe.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto