Vizitu Forumon

Irano kaj EU restarigos mekanismon de altnivela dialogo

(GMT+08:00) 2015-07-29 14:31:09     Redaktoro:Yu Rongkang

Irana ministro pri eksterlandaj aferoj Javad Zarif marde diris, ke Irano kaj Eŭropa Unio konsentis restarigi la mekanismon de altnivela dialogo inter la du flankoj.

La irana novaĵ-televido raportis, ke Zarif faris la parolon tiutage en komuna gazetara konferenco post interparolo kun la vizitanta supera reprezentanto de Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini. Li diris, ke la vizito de Mogherini signas la malfermiĝon de nova paĝo de la rilatoj inter Irano kaj EU, kaj la du flankoj konsentis, ke en la proksima estonteco ili restarigos la mekanismon de altnivela dialogo inter la du flankoj, kiu paneis jam multajn jarojn.

Eŭropa Unio kiel kunvokanto de la intertraktado pri la irana nuklea demando ludis gravan rolon en la intertraktado. Zarif dankis Eŭropan Union por ĝiaj klopodoj kaj kontribuoj kaj urĝis la okcidentajn landojn, precipe Usonon, efektive plenumi rilatajn enhavojn de la interkonsento por akiri la fidon de la irana popolo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto