Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Julio 29)

(GMT+08:00) 2015-07-29 17:05:28     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29-a de julio, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke prezidanto Xi Jinping unuafoje prelegos al Ĝenerala Asembleo de UN; Irano kaj EU restarigos mekanismon de altnivela dialogo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping septembre faros ŝtatan viziton al Usono, invitite de prezidento Barack Obama. Dum la restado li prelegos en la kunveno de la Ĝenerala Asembleo de UN. Cui Tiankai, ĉina ambasadoro al Usono, marde diris, ke ĉiuj aranĝoj por lia vizito estas spektakloj.

Tiutage la ĉina ambasadorejo en Usono aranĝis akcepton por festi la 88an datrevenon de fondo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Cui diris, ke glate iras la preparo de Usono por la vizito de prezidanto Xi, kaj ambaŭ landoj atendas plenan sukceson de la vizito. Demandite pri spektakloj dum la vizito, Cui respondis, ke ĉiuj aranĝoj estas spektakloj, kaj la ambasadorejo havas tutecan konsideron pri aranĝoj por lia vizito. Tiu ĉi jaro signas la 70an datrevenon de fondo de UN kaj ankaŭ la 70an datrevenon de venko de la Monda Kontraŭfaŝista Milito, kaj gvidantoj de ĉiuj landoj ĉeestos gravajn aktivaĵojn, tial dum la vizito en Usono ankaŭ prezidanto Xi ĉeestos tiujn aktivaĵojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hong Lei merkrede anoncis, ke ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi vizitos Singapuron en la 2a kaj 3a de aŭgusto, kaj poste li vizitos Malajzion kaj ĉeestos ministrajn kunvenojn pri orient-azia kunlaboro de la 4a ĝis la 7a de aŭgusto.

Irana ministro pri eksterlandaj aferoj Javad Zarif marde diris, ke Irano kaj Eŭropa Unio konsentis restarigi la mekanismon de altnivela dialogo inter la du flankoj.

La irana novaĵ-televido raportis, ke Zarif faris la parolon tiutage en komuna gazetara konferenco post interparolo kun la vizitanta supera reprezentanto de Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini. Li diris, ke la vizito de Mogherini signas la malfermiĝon de nova paĝo de la rilatoj inter Irano kaj EU, kaj la du flankoj konsentis, ke en la proksima estonteco ili restarigos la mekanismon de altnivela dialogo inter la du flankoj, kiu paneis jam multajn jarojn.

Eŭropa Unio kiel kunvokanto de la intertraktado pri la irana nuklea demando ludis gravan rolon en la intertraktado. Zarif dankis Eŭropan Union por ĝiaj klopodoj kaj kontribuoj kaj urĝis la okcidentajn landojn, precipe Usonon, efektive plenumi rilatajn enhavojn de la interkonsento por akiri la fidon de la irana popolo.

Marde en Moskvo ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo Dmitriy Mezentsev diris, ke la organizo ekzamenos la iranan peticion pri membriĝo, post kiam la Sekureca Konsilio de UN nuligos sankciojn kontraŭ ĝi.

Tion diris Mezentsev en la forumo de estroj de ĉefaj mediatoj de la membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Li esperis, ke la Sekureca Konsilio de UN frue nuligos sankciojn kontraŭ Irano, kaj tiel la Ŝanhaja Kunlabora Organizo ekzamenos la iranan peticion pri membriĝo en plej mallonga tempo.

Mezentsev diris, ke Irano havis striktajn interŝanĝojn kun la Ŝanhaja Kunlabora Organizo sur la nivelo de registaro kaj institucio. Li aldonis, ke la rapido de proksimiĝo de Irano al la organizo dependas de la intertraktado inter Irano kun la ses landoj Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio.

La Sekureca Konsilio de UN marde publikigis deklaron de prezidanto, refoje kondamnante teruratakon de la ekstremisma grupo Boko Haram, kaj alvokante, ke la internacia komunumo subtenu la multlandajn trupojn bati la grupon.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio admiras la efikan baton de la multlandaj trupoj al Boko Haram, kaj instigas rilatajn organizojn fari plu kunordigon kaj kunlaboron. La Sekureca Konsilio urĝas la internacian komunumon kaj la donacantojn subteni la multlandajn trupojn kaj alvokas, ke ĉiuj landoj malavare oferu helpojn en la internacia konferenco de donacantoj, kiun Afrika Unio planas okazigi.

La deklaro rimarkigis, ke Boko Haram daŭre malbonigis la humanecan situacion en landoj de la baseno de Ĉado, kaj pro tio ĉirkaŭ miliono kaj 900 miloj da homoj fariĝis senhejmaj. La Sekureca Konsilio alvokas, ke ĉiuj landoj helpu la multlandajn trupojn krei sekurecan medion kaj certigi la humanan agadon por ke la rifuĝintoj sekure revenu al siaj hejmlokoj kaj fandiĝu kun la loka socio.

Marde la Konsilio de NATO okazigis specialan kunvenon por diskuti pri la sekureca situacio en Turkio. Ĝenerala sekretario de NATO Jens Stoltenberg diris, ke NATO firme subtenas Turkion kaj atenteme observos la situacion.

La deklaro publikigita post la kunveno diris, ke NATO forte kondamnas teroristan atakon kontraŭ Turkio kaj kondolencas familianojn de la viktimoj de eksplodo kaj atakoj kontraŭ policanoj kaj militistoj.

Lastatempe militantoj de la Kurda Laborista Partio faris kelkajn atakojn en sudorienta Turkio, kiuj malstabiligis la regionon. En la 24a kaj la 26a de julio, turkaj batalaviadiloj bombis kampadejon de militantoj de la Kurda Laborista Partio en Irako, proksiman al Turkio. Cetere, la 20an de tiu ĉi monato en la turka provinco Sanliurfa ĉe la landlimo kun Sirio okazis suicida bombatako, 32 homoj mortis kaj pli ol 100 aliaj vundiĝis.

Antaŭ du jaroj en la retpaĝaro de la Blanka Domo usonaj civitanoj komencis peti la registaron nuligi la proceson kontraŭ Edward Snowden, likiganto de registaraj sekretoj. Marde la Blanka Domo oficiale rifuzis absolvi lin.

Altranga konsilisto de usona prezidento pri enlanda sekureco kaj kontraŭterorismaj aferoj Lisa Monaco diris, ke la likigo de sekretoj fare de Snowden kaŭzis "seriozajn sekvojn" al la nacia sekureco de Usono, kaj li devas esti juĝata.

Monaco diris, ke la ago de Snowden koncernas ŝtelon kaj likigon de sekretaj informoj de Usono kaj kaŭzis seriozajn sekvojn al la nacia sekureco. Li devas porti la sekvojn de sia ago, reveni al Usono kaj aperi antaŭ juĝejo, sed ne eskapi.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto