Vizitu Forumon

Kurioza spektaklo sur vjetnamaj stratoj

(GMT+08:00) 2015-08-04 10:58:32     Redaktoro:Xiong Linping

En la brita ĵurnalo Daily Mail de la 30a de julio oni raportis, ke nelge la fotografisto TonKoene fotografis multege da kuriozaj vidaĵoj, tio estas, motorbicikloj superpeze ŝarĝitaj sur vjetnamaj stratoj. Vjetnamaj motorbiciklantoj ofte portas tiom multe da objektoj, ke eĉ plej spertaj turistoj ne povis imagi al si, ĉu tiuj rustiĝintaj motorcikloj povus sin teni en ekvilibro.

La varoj, kiujn portas motorciklantoj, inkluzivas herbojn, florojn, arbojn, kaj eĉ vivantajn fiŝojn, botelojn da biero, grandajn kartonskatolojn en diversaj ujoj kaj sakoj. Tiuj ĉi scenoj estas ĉiutagaj por la vjetnamoj, sed al la okcidentaj turistoj ili estas ŝokaj, surprizaj. La fotoj de TonKoene montras, ke la motorciklantoj povas per sia ĉareto transporti ĉion, kion vi nur povas imagi.

TonKoene diris, ke la motorcikloj kovras pli ol 90 elcentojn de ĉiuj vjetnamaj trafikiloj. Li aludis: "Ĉio en la mondo povas esti transportata per vjetnamaj motorcikloj: grasa porko, giganta dukto de malpura akvo, longaj bambustangoj, kartonaj skatoloj, eĉ tuta familio kun praavino kaj hundo. Do ĉio. En la fono de la ekonomia evoluado, por la vjetnamoj posedo de motorbiciklo simbolas riĉecon, same kiel posedo de aŭto por homoj alilandaj." TonKoene asertis, ke eĉ kutimaj aŭtoj, por la ordinaraj vjetnamoj, estas tro kostaj, kaj cetere, ili malfacilas traveturi en la homplenaj kaj mallarĝaj stratoj, se ne paroli pri parkadejo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto