Vizitu Forumon

Kontraŭleĝaj migrantoj provis entrudiĝi en Brition

(GMT+08:00) 2015-08-13 15:50:04     Redaktoro:Xiong Linping

Inter vespere de la unua kaj matene de la dua de aŭgusto pli ol du cent kontraŭleĝaj migrantoj entrudiĝis en la enirejon de la Markola Tunelo ĉe Calais de Francio, provante malfari la kradon kaj perforte eniri Brition. Ili kriegis: "Malfermu landlimon!" dum policanoj retropaŝigis ilin per larmiga gaso. Tamen la migrantoj denove formis homan muron kaj baris la ŝoseon etendiĝantan en la tunelon. La protestado evoluis ankoraŭ pli arde. - Raportis la brita ĵurnalo Daily Mail en la 2a de aŭgusto.

La 27-jara migranto KD, veninta el Sudano, deklaris: "Ni nur volas iri en Brition. Por tio ni silente sidos sur strato, morgaŭ ni kampados sur tiu ĉi ŝoseo." Parenteze, iuj migrantoj diris, ke ili eble faros malsat-protestadon.

La konfrontiĝo daŭris kvar horojn, la polico tamen ne povis ilin formovi. Amasoj da ŝarĝaŭtoj ŝtopis la ŝoseon kaj kaŭzis asfiksion de la trafiko. Ĝis tiam, kiam la suno leviĝis, kelkdekoj da policanoj alkuris, pafis larmigan gason, kaj fine rezultigis, ke la protestantoj rapide forkuris.

La Polico asertis, ke tiu ĉi trudema enmigrado en Brition estas pli planita ol iam antaŭe. Estis, laŭsupoze, ĉirkaŭ kvar cent migrantoj, kiuj provis, ŝirmate de la nigra nokto, entrudiĝi en Brition. Antaŭ kelka tempo, estis proksimume du cent migrantoj, kiuj detruis barilon kaj enpaŝis en la enirejon de la Markola Tunelo ĉe Calais.

Forpelite de larmiga gaso, tiuj migrantoj komencis starigi kampadejon ĉe la enirejo de la tunelo, kaj bruligis fajron por sin varmigi. Ili havas planon lanĉi proteston sur la ŝoseo. La 25-jara sudanano Mohammed diris: "Ni, homoj cent kvardek kaj pli, kune eniros en Brition, Kvankam mi sentas timon, tamen morgaŭ mi daŭrigos mian provadon."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto