Vizitu Forumon

Ekspozicio por memorigi la teruran eventon en Oslo

(GMT+08:00) 2015-08-17 14:44:01     Redaktoro:Xiong Linping

La 22an de julio la brita ĵurnalo Daily Mail raportis, ke la 22an de julio 2011 Anders Behring Breivik fabrikis la kazon de eksplodo en la urba centro de Oslo kaj la kazon de pafado en la insulo Utoya, rezultigante morton de 77 homoj. Okaze de la kvara datreveno de tiu ĉi evento, la norvegia registaro organizis ekspozicion en la registara domo, eksponante la diversajn instrumentojn, kiujn uzis Breivik en tiu tago, kiam li faris atakon. Tamen la ekspoziciado vekis kondamnon de multaj homoj, ĉar ili timis, ke la ekspoziciejo iĝus nova "sankta loko de terorismo".

En tiu ĉi ekspozicio oni prezentis diversspecajn ilojn, kiujn Breivik uzis en 2011, kiam li faris la kazon, eĉ inkluzivante la ruinojn de kamionoj post la eksplodo, kaj la atestokarton kaj policinsignon, pri kiuj disponis Breivik, kiam li alivestis sin en policiston. Tiu ĉi ekstrema dekstremulo faris la plej seriozan perfortaĵon en la paca periodo, sed li proklamis, ke li celas per la atako malhelpi "invadon de Islamo". La norvegia ĉefministro Erna Solberg diris, ke la 22a de julio estas la plej nigra tago en la historio de la lando.

Sed Breivik neniam esprimis penton pri sia faro. Nun li estas severe liberigata, kaj en prizono li pasigos 21 jarojn.

Pri la ekspozicio la norvegia registaro apologiis, tamen multaj homoj opiniis, ke la ekspoziciejo eble fariĝus nova "sankta loko de terorismo". Sed ekster onia atendo, Lisbeth Kristine Royneland, respondeculino de la societo, kiun defendas la postvivantoj kaj la familianoj de la viktimoj, esprimis konsenton pri la ekspozicio. Ankaŭ Jens Stoltenberg, sekretario de NATO partoprenis en la memoriga ceremonio en la Osla katedralo. Kiam okazis la terura atako, li estis tiama norvegia ĉefministro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto