Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Aŭgusto 20)

(GMT+08:00) 2015-08-20 16:55:23     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭde, la 20a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: sud-korea prezidento Park Geun-hye vizitos Ĉinion kaj ĉeestos celebradon de la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso; ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano tiras atenton al medicinistoj en humanecaj krizoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La oficejo de sud-korea prezidento ĵaŭde diris, ke prezidento Park Geun-hye vizitos Ĉinion de la 2a ĝis la 4a de septembro, kaj ŝi ĉeestos celebradon de la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito.

Ĉefsekretario de la sud-korea prezidentejo pri eksterlandaj aferoj kaj sekureco Ju Chul-ki diris al raportistoj, ke invitite de ĉina prezidanto Xi Jinping, prezidento Park ĉeestos celebradon de la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso, kaj dum la restado espereble interparolos la ŝtatestroj de la du landoj.

Merkrede en la 10a gazetara konferenco pri la tre gravaj staplejaj eksplodoj ĉe la haveno Tianjin, He Shushan, vicurbestro de Tianjin, konigis, ke oni jam konstatis, ke la staplejoj, kie okazis eksplodoj, enhavis preskaŭ 40 specojn da danĝeraj kemiaĵoj, kaj ili pezis preskaŭ 2 500 tunojn, kaj ke estis decidita la plano pri ordigo de tiuj kemiaĵoj.

He diris, ke tiuj kemiaĵoj povas esti dividitaj en tri kategoriojn: 1 300 tunoj de oksidaj komponaĵoj, inkluzive de kalika nitrato kaj amonia nitrato; 500 tunoj da brulemaj substancoj, kiuj ĉefe estas matala natrio kaj magnezio; kaj 700 tunoj da supertoksaj substancoj, ĉefe natria cianido.

La ordigo estas tre komplika pro multaj specoj kaj grandaj kvantoj de la danĝeraj kemiaĵoj. He diris, ke la municipa registaro fondis grupon por traktado de sekvoj de la akcidento kaj ellaboris planon pri ordigo de la kemiaĵoj. La ordigo jam komenciĝis marde vespere.

La 19a de aŭgusto estis la Monda Humana Tago. Margaret Chan, ĝenerala sekretario de la Monda Organizo pri Sano, diris en tiu tago, ke la tuta mondo devas doni atenton al la kontribuoj kaj oferoj de medicinaj laborantoj en respondo al humanecaj krizoj.

Chan diris en deklaro, ke la postulado pri krizokazaj respondantoj estas senprecedenca, kaj 82,5 milionoj da homoj en 37 landoj bezonas humanajn helpojn. La taksita kosto kalkuliĝas al 20 miliardoj da usonaj dolaroj.

Chan diris, ke la Monda Organizo pri Sano gvidas medicinan respondon al kvin ĉefaj humanecaj krizoj, kie pli ol 60 milionoj da homoj, de Okcident-Afriko ĝis Jemeno, urĝe bezonas vastajn medicinajn servojn.

Ŝi aldonis, ke kuracistoj, flegistoj kaj aliaj medicinaj laborantoj sindone servas en la medio sen sufiĉaj resursoj kaj kun granda risko. La front-liniaj medicinaj laborantoj liveris servojn al miliono da homoj en la batalo kontraŭ la malsano Ebola, naturaj katastrofoj kaj armitaj konfliktoj.

Ĝenerala vicsekretario de UN pri humanaj aferoj Stephen O'Brien diris merkrede, ke la jemana popolo suferis militon, preskaŭ 1,5 milionoj da homoj fariĝis senhejmaj, kaj plejparto da jemenanoj bezonas humanajn helpojn.

O'Brien diris, ke ekde la fino de marto, UN kaj aliaj institucioj liveris manĝaĵojn, akvon, portempajn loĝejon kaj kuracadon al preskaŭ sep milionoj da jemenanoj, tamen tio ne estis sufiĉa. Jemeno ricevis nur 18% de la planita monhelpo de 1,6 miliardoj da usonaj dolaroj. Li alvokis, ke la internacia komunumo liveru pli da subtenoj kaj tuj prenu rimedojn por fini la perfortan konflikton en Jemeno kaj revenigi ĉiujn partiojn de la lando al la tablo de intertraktado.

Tiutage la Sekureca Konsilio de UN publikigis gazetaran deklaron, forte kondamnante la ŝijaistan grupon Houthi, kiu lunde ekokupis la ambasadorejon de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj en Jemeno, kaj postulante, ke ĝi tuj retirĝu el la ambasadorejo.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon merkrede bonvenigis la malfermon de lernejoj de institucio de UN en Mezoriento kaj alvokis pluajn subtenojn por la edukado de infanaj rifuĝintoj en Palestino kaj aliaj landoj.

Vanina Maestrocci, vicproparolanto de la ĝenerala sekretario, voĉlegis rilatan deklaron tiutage en gazetara konferenco.

La deklaro diris, ke Ban estas tre kontenta, informiĝinte pri la senprokrasta malfermo de lernejoj de la Helpa kaj Konstrua Agentejo de UN por Palestinaj Rifuĝintoj en la Proksima Oriento, kiuj certigos pluan edukon de 500 mil infanoj en la regiono. Ne devas esti subtaksita tiu atingo en la plej malkvieta regiono de la mondo.

Ban alvokis la membroŝtatojn de UN subteni plu la edukadon de infanaj rifunĝintoj en Palestino kaj aliaj landoj kaj dankis Palestinon, Jordanion kaj Libanon por iliaj klopodoj.

Marde vespere la Eŭropa Stabiliga Mekanismo adoptis la interkonsenton pri la tria financa helpo al Grekio. La unua sumo estos asignita ĵaŭde por ke Grekio akurate repagi ŝuldon al la Centra Banko de Eŭropo.

Laŭ la interkonsento, la tria financa helpo kun la totala sumo de 86 miliardoj da eŭroj por tri jaroj estos asignita laŭ stadioj. 26 miliardoj da eŭroj por la unua stadio estos uzataj por kapitala rekombinado kaj likvido de ŝuldoj, inkluzive de 3,2 miliardoj da eŭroj, ĵaŭde pagendaj al la Centra Banko de Eŭropo.

Egipta ŝtata televidstacio ĵaŭde raportis, ke tiufrumatene okazis forta eksplodo en norda Kairo, kaj almenaŭ 23 homoj vundiĝis.

Laŭ raporto la eksplodo okazis proksime al konstruaĵo de sekureca departemento kaj juĝejo. Ĝis nun neniu organizo aŭ individuo deklaris respondecon pri tio.

Lastatempe Kairo estis kelkfoje trafita de bomatako. En la 29a de junio, egipta ĉefprokuroro Hisham Barakat estis mortigita en bombatako survoje al laboro. En la 11a de julio, apud la itala konsulejo okazis eksplodo, kiu mortigis unu kaj vundis sep homojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto