Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Aŭgusto 24)

(GMT+08:00) 2015-08-24 17:32:29     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto elsendo. Estas lunde, la 24a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Inaŭguriĝis la 22a Internacia Kongreso de Historia Scienco en Ĉinio; Britio kaj Irano remalfermis ambasadorejojn unu en alia. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Dimanĉe posttagmeze en Jinan, ĉefurbo de Shandong-provinco, inauguriĝis la 22a Internacia Kongreso de Historia Scienco.

La Kongreso kun la temo "Historio, Nia Komuna Pasinteco kaj Estonteco" daŭras de la 23a ĝis 29a de aŭgusto. Ĝi havas kvar diskuttemojn, "Ĉinio el la Tutmonda Perspektivo", "Historiiga Emocio", "Revolucio en Monda Historio: Komparo kaj Kunligo", "Diĝita Turniĝo en Historio". 2 600 historiistoj el 90 landoj partoprenas en la kongreso.

Ĝi estas la plej grava kaj grandskala kunveno pri historia scienco en la mondo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la kongreso. Li esprimis varman gratulon al la kongreso kaj sincere bonvenigis Marjatta Hietala, prezidanton de la Internacia Komitato de Historia Scienco, kaj historiistojn ĉeestantajn al la kongreso.

Xi diris en sia letero, ke historia studo estas bazo de ĉiuj sociaj sciencoj, ĉar ĝi portas gravan historian mision. Serioze trakti historion, studi historion, tiri lecionojn el historio povos porti al la homaro multe da saĝeco por kompreni pasintecon, kapti estantecon kaj krei estontecon.

Xi montris, ke ĉinoj donas gravecon al la studo de historio, kaj la ĉinaj antaŭuloj restigis grandan kvanton da historiaj klasikaĵoj. Ĉiuj landoj kaj nacioj havas siajn proprajn disvolvajn procezojn, kaj devas respekti unu alian pri elekto kaj profundigi reciprokan komprenon por kune krei pli belan estontecon de la homaro. Li esperis, ke la kongreso antaŭenpuŝos historian studon de ĉiuj landoj kaj helpos la homojn serĉi la direkton de antaŭeniro per inspiro de historio.

Ĝenerala sekretario de la japana kabineto Yoshihide Suga lunde diris, ke japana ĉefministro Shinzo Abe ne ĉeestos la memorfeston de la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso nek vizitos Ĉinion en proksima estonteco.

Suga diris en regula gazetara konferenco, ke pro aferoj de la Dieto ĉefministro Abe ne vizitos Ĉinion en la unua tagdeko de septembro, kaj li penos serĉi oportunon de interparolo kun ĉina prezidanto Xi Jinping en okazoj de internaciaj konferencoj.

Sabate en Vaŝingtono la 73a Monda Scienc-Fikcia Kongreso anoncis, ke ĉi-jare la Premio Hugo por plej Bona Romano estas aljuĝita al "La Tri-Korpa Problemo" de Liu Cixin el Ĉinio.

Liu estis la unua azia verkisto, kiu gajnis la premion Hugo, rigardatan kiel la plej altan honoron por scienca fikcio kune kun la premio Nebula.

En telefona intervjuo kun raportisto el la novaĵ-agentejo Xinhua, Liu diris, ke li estis tre feliĉa pri la honoro, tamen li traktos la premion per humila sinteno.

La trilogio de la romano estas Tri-Korpo, La Malluma Arbaro kaj Fino de la Morto, kaj ĉiuj verkoj estis eldonitaj. La romano priskribas serĉadon de ekstertera civilizacio. La premio Hugo fondita en la jaro 1953 estis aljuĝita 62 fojojn escepte de 1954. En la monda scienc-fikcia rondo la premioj Hugo kaj Nebula estas la plej aŭtoritataj kaj influaj. La premio Hugo ricevis la nomon de Hugo Gernsback, kiu estas rigardata kiel patro de scienca fikcio de Usono.

Dimanĉe en Teherano brita sekretario pri eksterlandaj aferoj Philip Hammond remalfermis la britan ambasadorejon en Irano. Tio signis la reboniĝon de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj post la rompiĝo dum kvar jaroj.

La irana nacia televido raportis, ke tiutage Hammond atingis Teheranon kaj tuj iris al la brita ambasadorejo. Li ĉeestis la remalferman ceremonion kun Ajay Sharma, brita aferŝarĝito al Irano. La brita flago estis denove hisita super la ambasadorejo post la kvar-jara frostiĝo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Sabate vespere, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, faris deklaron pere de sia proparolanto, dirante, ke li bonvenigas altnivelan dialogon inter Sud-Koreio kaj Nord-Koreio kaj instigas la du flankojn mildigi la situacion kaj akceli pacon kaj stabilecon de la korea duoninsulo per la dialogo.

Sabate en Nĝameno, la ĉefurbo de Ĉadlando finiĝis la kunveno de stabestroj de koaliciaj trupoj el la kvin landoj de la regiono de Ĉado. La ĉeestantoj diskutis pri dispozicioj kaj strategiaj aranĝoj por la batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Boko Haram. La koaliciaj trupoj akcelos la dispoziciojn por la batalo. La trupoj konsistas el 8 700 soldatoj kaj estas dividitaj en kvin armeojn. Ili faras dispoziciojn por la batalo en tri regionoj.

Hindio dimanĉe bedaŭris, ke Pakistano anoncis nuligon de dialogo inter la dulandaj konsilistoj pri nacia sekureco, kiu estis planita por la 23a kaj 24a de tiu ĉi monato en Hindio.

Hinda ministro pri internaj aferoj Rajnath Singh diris, ke Hindio opinias, ke la pakistana flanko devas porti respondecon pri la nuligo de la dialogo, ĉar la planita dialogo tuŝos nur la batalon kontraŭ terorismo, sed ne koncernos la demendon de Kaŝmiro. Li diris, ke Hindio ĉiam konsentas dialogi kun Pakistano, kaj rekomenco de la dialogo dependas de la pakistana sinteno.

Antaŭ tio Hindio kelkfoje kontestis la planon de Pakistano inviti gvidantojn de politikaj partioj en Kaŝmiro sub la regado de Hindio. Hinda ministro pri eksterlandaj aferoj Sushma Swaraj sabate diris, ke Hindio nuligos la interparolon, se la pakistana flanko obstine deziras renkontiĝi kun politikaj gvidantoj el Kaŝmiro.

La pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj sabate faris deklaron, anoncante nuligon de la dialogo inter la dulandaj konsilistoj pri nacia sekureco.

Iu prizono en Damasko, la ĉefurbo de Sirio dimanĉe estis kanonita, almenaŭ 10 homoj estis mortigitaj kaj 53 aliaj vunditaj.

La siria Ministerio de Internaj Aferoj diris, ke pluraj obusoj de bombokanono trafis la enirejon de la centra prizono en la distrikto Adra en la orienta antaŭurbo de Damasko, kiam multaj parencoj de malliberuloj eniris la prizonon por vizito. La atako mortigis kaj vundis grandan nombron da homoj.

La Siria Observatorio por Homaj Rajtoj, kies stabejo troviĝas en Londono, diris, ke multaj estis grave vunditaj, tial la nombro de mortintoj eble kreskos.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto