Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Aŭgusto 25)

(GMT+08:00) 2015-08-25 17:42:01     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto elsendo. Estas marde, la 25a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: tridek fremdlandaj gvidantoj ĉeestos venkotagan solenadon de Ĉinio; Korea Popoldemokratia Respubliko kaj Korea Respubliko atingis interkonsenton en dialogo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Laŭ oficialaj informoj, ĝis la 25a de tiu ĉi monato 49 landoj jam konfirmis la ĉeeston al la solenado de la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso, grava parto de la Dua Mondmilito, kaj la gastoj el tiuj landoj inkluzivas 30 ŝtatestrojn aŭ registarajn ĉefojn kaj 19 altnivelajn reprezentantojn. Krome, ankaŭ ĉefoj de dek internaciaj kaj regionaj organizoj ĉeestos la solenadon.

La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio marde okazigis la 6an gazetaran konferencon pri la venkotaga solenado, kiu okazos en la 3a de septembro. Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Zhang Ming konigis la preparon por la solenado.

Guo Weimin, vicdirektoro de la Informa Oficejo, diris, ke antaŭ la venkotaga militista parado, prezidanto Xi Jinping ordenos veteranojn kaj altrangajn oficirojn, kiuj batalis en la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso.

Guo diris, ke matene en la 2a de septembro la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Ŝtata Konsilio kaj la Centra Milita Komisiono donos memorfestajn medalojn al tiuj vivantaj veteranoj, maljunaj kamaradoj kaj altrangaj oficiroj aŭ iliaj familianoj.

Jan Eliasson, plenuma vic-ĝeneral-sekretario de UN, diris lunde en Nov-Jorko, ke ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon ĉeestos la militistan paradon de Ĉinio, kiu okazos en Pekino en la 3a de septembro.

Eliasson faris la rimarkon, kiam li ĉeestis la malferman ceremonion de la ekspozicio Memorigo por Paco. La ekspozicio montris multajn historiajn fotojn, kiuj reflektis la oferojn faritajn en la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso.

Responde al demando pri la militista parado de Ĉinio, Eliasson diris, ke la 3a de septembro estas tre grava tago, kaj ĝenerala sekretario Ban ĉeestos la militistan paradon.

Ban lunde publikigis deklaron, bonvenigante la interkonsenton atingitan inter Korea Respubliko kaj la Korea Popoldemokratia Respubiko. Li ankaŭ laŭdis la du flankojn pro ilia konsento pri regula interparolo.

Li diris en la deklaro, ke li forte esperas, ke la humanaj rimedoj, ekzemple aranĝo por la renkontiĝo de sudkoreaj kaj nordkoreaj disigitaj familianoj, povos regule okazi sen limigo de politika kaj sekureca faktoroj. Li esperas ankaŭ, ke la bona tendenco de dialogo inter la du flankoj akcelos rekomencon de la interparolo por solvi la nuklean problemon de la Korea Duoninsulo.

Ĉinio marde bonvenigis interkonsenton, kiun faris la Korea Popoldemokratia Respubliko kaj la Korea Respubliko por mildigi la streĉitan situacion post 43-hora dialogo.

Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio esperas, ke la du flankoj subtenos dialogon kaj interkonsiliĝon kaj akcelos repacigon kaj kunlaboron.

Ŝi alvokis al la du flankoj efektivigi la interkonsenton kaj kune konservi pacon kaj stabilecon de la Korea Duoninsulo.

Dum intertraktado en la "militpaŭza vilaĝo" de Panmunjom, la nord-korea flanko esprimis bedaŭron pro la eksplodoj de minoj, kiuj kripligis du sud-koreajn soldatojn. Seulo konsentis haltigi laŭtparolilan propagandon en la frontliniaj regionoj, dum Pjongjango retiris sian deklaron de milita stato.

Laŭ la ses-punkta interkonsento, ambaŭ flankoj ankaŭ konsentis okazigi interregistaran dialogon por plibonigi la rilatojn.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon lunde faris deklaron pere de sia proparolanto, kondamnante la detruon de antikva templo fare de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Sirio, kaj alvokante, ke la internacia komunumo tuj haltigu tiajn terurajn agojn.

La deklaro diris, ke Ban kondamnas kontinuajn terurajn agojn de la Islama Ŝtato kaj ĝian seriozan malobservon de internacia leĝo, inkluzive de la grandskala ruinigo kaj forrabo de kulturaj restaĵoj en Sirio. Ban diris, ke li estis skuita, informiĝinte pri la detruiĝo de la antikva templo Baal-Shamin en la miljara urbo Palmyra, kaj indignas pro la mortigo de Khaled Assad, siria specialisto pri kulturaj heredaĵoj.

La deklaro diris, ke en la pasintaj kvar jaroj, multaj siriaj civiluloj kaj kulturaj heredaĵoj estis detruitaj de terorismo. Ban alvokis, ke la internacia komunumo unuiĝu por rapide haltigi tiajn terurajn agojn. Li reasertis, ke intenca detruo de komunaj kulturaj heredaĵoj de la homaro konsistigas militkrimon, kaj rilataj respondeculoj devas esti punitaj.

Germana ĉefministro Angela Merkel kaj vizitanta franca prezidento François Hollande lunde faris interparolon en Berlino kaj alvokis, ke EU difinu unuecan politikon pri rifuĝintoj kaj rapide starigu centrojn de rifuĝintoj.

Merkel kaj Hollande ĉeestis gazetaran konferencon antaŭ la interparolo en ĉefministrejo. Merkel diris, ke la unua temo de la interparolo estas pri unueca politiko de EU pri rifuĝintoj. Ŝi diris, ke Germanio kaj Francio kune alvokis la membrolandojn de EU komplete plenumi koncernajn regulojn de la nuna politiko pri rifuĝintoj, inkluzive de la registrado de rifuĝintoj, minimuma nivelo de aranĝo por rifuĝintoj kaj minimuma nivelo de sanprotekto.

Hollande diris, ke akcepti rifuĝintojn ne estas respondeco por unu sola lando, sed por la tuta Eŭropo. Francio kaj Germanio kune proponas rapidan starigon de centroj de rifuĝintoj en Italio kaj Grekio.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto