Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Aŭgusto 26)

(GMT+08:00) 2015-08-26 17:22:12     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto elsendo. Estas merkrede, la 26a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi Jinping akcentas unuecon por Tibeto; la centra banko de Ĉinio reduktis baznivelan interezprocenton je 0,25 procentpunkto. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping akcentis nacian kaj etnan unuecon kiel parton de ŝlosilaj planoj por Tibeto, ĵurante fokusiĝon al longtempa kaj ampleksa stabileco kaj firma kontraŭseparatisma batalo.

Xi diris en dutaga kunveno pri Tibeta Aŭtonoma Regiono, kiu finiĝis marde, ke ŝlosilaj penoj en la laboro pri Tibeto devas esti direktitaj al certigo de nacia unueco kaj firmigo de etna unueco, kun realigo de longtempa kaj ampleksa socia stabileco kiel deviga tasko.

Xi diris, ke la lando devas "firme akiri iniciativon" en la batalo kontraŭ separatismo kaj subpremi ĉiujn aktivecojn, kiuj serĉas disspliti la landon kaj detrui socian stabilecon.

Dum la kunveno Xi reasertis serion da strategioj, kiuj estis efikaj, citante la ideon, ke regi landlimajn regionojn estas la ŝlosilo por regado de la lando, kaj stabiligo de Tibeto estas prioritato por regado de landlimaj regionoj.

Li alvokis ampleksan kaj precizan aplikon de politikoj de la Partio pri etnaj kaj religiaj aferoj kaj penojn al fortigo de la sento de identeco por homoj el diversaj etnaj grupoj kun "la patrolando, ĉina nacieco, ĉina kulturo, la Komunista Partio de Ĉinio kaj socialismo kun ĉinaj trajtoj".

Li urĝis plialtigon de marksismaj valoroj en popolaj opinioj pri etiko, religio kaj kulturo.

La Ĉina Popola Banko, la centra banko de Ĉinio, marde anoncis redukti la proporcion de postulata rezervo kaj malaltigi ŝlosilan interezprocenton.

La banko anoncis, ke ekde la 6a de septembro ĝi reduktos la proporcion de postulata rezervo por financaj institucioj je 0,5 procentpunkto. La proporcio de postulata rezervo por financaj lukompanioj kaj auto-financadaj kompanioj estos malaltigita je 0,3 procentpunktoj.

Ankaŭ la baznivela interezprocento estos reduktita. Ekde merkredo, interezprocento por unujara pruntedono kaj deponaĵo estos reduktita je 0,25 procentpunkto ĝis la nivelo de 4.6% kaj 1.75% respektive.

Marde en Vaŝingtono, John Kirby, proparolanto de la usona Ŝtata Departemento, diris, ke la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Usono estas tre grava. Usono kaj Ĉinio kune penos por certigi sukceson de lia vizito.

Tiutage en gazetara konferenco Kirby diris, ke usona ŝtatsekretario John Kerry arde atendas la viziton de Xi Jinping. Li diris ankaŭ, ke ĉimonate en Malajzio, Kerry faris interparolon kun Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj la du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri la vizito. Kerry ĉeestos rilatajn aranĝojn dum la vizito de prezidanto Xi en Usono.

Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, anoncis marde en gazetara konferenco, ke Susan Rice, konsilisto de usona prezidento pri nacia sekureco, vizitos Ĉinion en la fino de tiu ĉi semajno.

Dum la restado de Rice en Ĉinio de vendredo ĝis sabato, la ĉina kaj la usona flankoj interŝanĝos opiniojn pri la rilatoj inter la du landoj kaj pri aliaj gravaj demandoj.

La du flankoj sin preparos por la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Usono en septembro laŭ la invito de usona prezidento Barack Obama.

Yukiya Amano, ĝenerala direktoro de la Internacia Atom-Energia Agentejo, marde diris, ke la agentejo ricevis el Irano informojn pri nuklea plano, kaj nun ĝi studas ilin.

Amano diris al amaskomunikiloj tiutage post kunveno de la agenteja konsilio, ke en la 15a de tiu ĉi monato Irano liveris al la agentejo informojn pri sia nuklea plano, kaj nun la agentejo studas tiujn informojn, tamen ĝi ankoraŭ ne povas fari konkludon pri la donitaĵoj.

Amano diris en la kunveno, ke la agentejo kontrolos la efektivigon de la ampleksa interkonsento pri la irana nuklea demando, atingita en julio, kaj solvos restajn historiajn demandojn pri la nuklea plano kune kun Irano. Tiuj laboroj bezonas ĉirkaŭ 10 milionojn da usonaj dolaroj en ĉiu jaro, tamen la ekstra fonduso de la agentejo por tiuj laboroj elĉerpiĝos en la tria tagdeko de septembro.

La 14an de julio Irano kaj la ses potencaj landoj atingis la ampleksan interkonsenton. Laŭ la interkonsento, post kiam la Internacia Atom-Energia Agentejo konfirmos la iranan efektivigon de rilataj rimedoj, ĉiuj ekonomiaj sankcioj de UN kaj EU kontraŭ Irano estos nuligitaj, kaj la grandega plimulto de usonaj sankcioj kontraŭ Irano estos frostigita.

Turka ministro pri eksterlandaj aferoj Ahmet Davutoglu marde diris, ke Turkio kaj Usono atingis definitivan interkonsenton de milita kunlaboro pri batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

Davutoglu diris tiutage en gazetara konferenco en Ankaro, ke Turkio kaj Usono jam finis teknikan intertraktadon pri la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato, kaj la du flankoj subskribis interkonsenton de kunlaboro. Oficiroj de la dulandaj armeoj definitivigos la daton de komuna agado.

La 20an de julio bombatako trafis kulturan centron de la distrikto Suruc en la turka provinco Sanliurfa proksima al la landlimo kun Sirio. La eksplodo mortigis 33 homojn kaj vundis cent aliajn. La turka polico konstatis, ke la atakanto estis 20-jara turko, kiu iris en Sirion kaj aliĝis al la Islama Ŝtato. Poste Turkio komencis aktive bati militantojn de la grupo.

La ĉefstabejo de la turka armeo marde publikigis deklaron, anoncante, ke la turka armeo mortpafis 34 militantojn de la Kurda Laborista Partio tiutage en norda Irako.

La deklaro diris, ke tiutage la turka armeo sendis militaviadilojn ataki tendaron de militantoj de la Kurda Laborista Partio en la iraka regiono de la monto Qandil, kaj 34 militantoj estis mortigitaj.

La turka armeo lanĉis operacojn en la 20a kaj 21a de tiu ĉi monato. Ili mortpafis 41 militantojn de la Kurda Laborista Partio en sudorienta Turkio kaj norda Irako.

La 11an de tiu ĉi monato en Ankaro turka prezidento Recep Tayyip Erdogan diris, ke Turkio firme batos la militantojn de la Kurda Laborista Partio, ĝis ili demetos armilojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto