Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Aŭgusto 27)

(GMT+08:00) 2015-08-27 17:19:02     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto elsendo. Estas ĵaŭde, la 27a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: la Blanka Domo eligis pozitivajn signalojn pri la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Usono; du televidaj ĵurnalistoj estis pafmortigitaj en Usono. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La Ŝtata Konsilio, ĉina Kabineto, merkrede petis la landan lu-industrion faciligi financadon kaj plifortigi realan ekonomion.

Deklaro publikigita post la administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio prezidita de ĉefministro Li Keqiang, diris, ke fortaj lu-servoj povas liveri kapitalon por subteni ekipaĵan investon kaj industrian altgradigon.

La kunveno postulis malpliigi komplikajn kaj superfluajn formalaĵojn, ekzemple nuligi sojlon de minimuma kapitalo por starigo de filioj de financaj lu-kompanioj kaj simpligi procedurojn por luo de ekipaĵoj kiel ŝipoj, terkultiva maŝinaro, medicinaj aparatoj kaj aviadiloj.

La deklaro diris, ke pli da subtenoj celos importon de pintklasaj ekipaĵoj kaj pura energio, precipe servojn al la disvolvado de malgrandaj entreprenoj kaj agrikulturo.

Kun proksimiĝo de la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Usono, la Blanka Domo eligis pozitivajn signalojn pri lia vizito en lastaj sinsekvaj tagoj. Merkrede, Josh Ernest, proparolanto de la Blanka Domo, diris, ke estas tre grave subteni kontakton inter usona prezidento Barack Obama kaj ĉina prezidanto Xi Jinping.

Scott Walker, kandidato al usona prezidento en la venonta elektado kaj ŝtatestro de Viskonsino, lastatempe petis Obama nuligi la viziton de Xi Jinping. Responde al tio, Ernest diris, ke Obama opiniis, ke subteni la kontakton kun Ĉinio estas efika maniero al Usono por akceli interesojn en la tuta mondo. Li aldonis, ke ekzemple en la lasta aŭtuno dum la vizito de Obama en Ĉinio, Usono kaj Ĉinio kune anoncis historian promeson pri respondo al klimata ŝanĝiĝo, kune limigi karbonan emisiadon. Tio signifas, ke daŭra kontakto inter Obama kaj Xi estas tre grava.

La Blanka Domo daŭre eligis pozitivajn signalojn pri la vizito de Xi. Eric Schultz, alia proparolanto de la Blanka Domo, marde diris, ke per altnivelaj interŝanĝoj, inkluzive de ŝtataj vizitoj, Obama havas ŝancon solvi diverĝojn inter Usono kaj Ĉinio, almenaŭ malpliigi ilin, eĉ se ili ne puvus esti komplete eliminitaj.

La virginia polico de Usono merkrede diris, ke tiumatene du televidaj ĵurnalistoj estis pafmortigitaj dum rekta elsendo de intervjuo, kaj la suspektata murdinto jam sin mortigis.

La polico diris, ke Vester Flanigan, suspektata murdinto, suferis trafikan akcidenton dum la eskapo, kaj poste li sin pafmortigis. La polico aldonis, ke ili ankoraŭ ne scias, ĉu la kialo de la murdo havas rilaton kun rasa diskriminacio.

Programo de la matena rekta elsendo de tiu loka televidstacio montris, ke matene je 45 minutoj post la 6a horo 24-jara raportistino Alison Parker kaj 27-jara kameraisto Adam Ward estis subite mortpafitaj, kiam ili faris rektan elsendon de intervjuo ĉe iu aĉetcentro en la urbeto Moneta, meza Virginio.

La polico kredis, ke 41-jara Flanigan, eksa dungito de tiu televidstacio efektivigis la murdon. Li publikigis videaĵon de la pafado en socia retejo dum la eskapo, esprimante sian malkontenton kontraŭ la du mortintoj.

Merkrede en Ĝenevo, la mediat-observa institucio Gazetara Emblema Kampanjo, publikigis deklaron, dirante, ke en la jaro 2015 almenaŭ 90 ĵurnalistoj estis mortigitaj.

La deklaro diris, ke iuj el ili mortis pro teroristaj atakoj, iuj estis akcidente mortigitaj en batalo, kaj iuj estis murditaj. La deklaro kondamnis la tiutagan pafadon kontraŭ raportistoj en Usono.

Gazetara Emblema Kampanjo, kies stabejo troviĝas en Ĝenevo, estas neprofitcela tutmonda mediat-observa institucio. Laŭ raporto publikigita de tiu institucio en la komenco de 2015, entute 138 ĵurnalistoj estis mortigitaj en 2014.

La registara armeo kaj armitaj opoziciuloj de Sirio merkrede akordiĝis pri mallonga batalhalto en tri lokoj.

Libana televido raportis, ke la siria registaro kaj la opozicia grupo Ahrar al-Sham konsentis haltigi batalon por 48 horoj ekde la 6a horo ĵaŭde en Zabadani de la provinco Damask-Ruro kaj en Kefraya kaj Fouaa de la provinco Idleb.

Bone informita persono diris, ke la interkonsento pri batalhalto estas pozitiva signalo de la du flankoj por solvi konflikton en Zabadani. Pli frue en tiu ĉi monato la du flankoj konsentis haltigi batalon en Zabadani, sed abortis la batalhalto nelonge post deklaro de la interkonsento.

Iuj amaskomunikiloj raportis, ke ankaŭ Turkio kaj Irano enmiksiĝis en intertraktadon. La bone informita persono diris, ke la intertraktado iras ĉirkaŭ la kondiĉoj de retiro de la opoziciuloj el Zabadani.

Siriaj ministerioj de kulturo, turismo, eksterlandaj aferoj kaj elmigrintoj merkrede forte kondamnis la ruinigon de la templo Baalshamin kaj mortigo de arkeologo fare de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato kaj esprimis indignon. La kultura ministerio organizis sidan manifestacion tiutage en la ĝardeno de la Nacia Muzeo en Damasko, kaj al ĝi aliĝis literaturistoj kaj kleruloj.

La ministerio de eksterlandaj aferoj kaj elmigrintoj faris deklaron, dirante, ke la barbaraj krimoj de la tiel nomata Islama Ŝtato celis bati la identigon kaj memorojn de la nacio kaj la siriajn kontribuojn al la homa civilizacio, kaj tiuj krimoj montris la naturon de tiu terorisma organizo. La deklaro opiniis, ke la ĉefa kaŭzo, ke la Islama Ŝtato kaj aliaj terorismaj organizoj povas fojfoje fari krimojn kontraŭ kulturaj heredaĵoj en Sirio kaj Irako, kuŝas en tio, ke ne povis esti sukcese efektivigita la rezolucio de la Sekureco Konsilio de UN pri batalo kontraŭ terorismo.

Rusa prezidento Vladimir Putin merkrede diris, ke Rusio kaj Egiptio rekomendas starigon de vasta fronto por komuna batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

Laŭ informoj de la retejo de rusa prezidento, tiutage Putin diris en gazetara konferenco post sia renkontiĝo kun egipta prezidento Abdel Fattah el-Sisi, ke Rusio kaj Egiptio unuanime opinias, ke oni devas intensigi la batalon kontraŭ internacia terorismo, kaj tio havas aparte gravan signifon en la nuna situacio de furioza aktiveco de la Islama Ŝtato kaj aliaj ekstremismaj grupoj.

El-Sisi diris, ke li diskutis kun Putin pri la siria krizo, la demando inter Palestino kaj Israelo, kaj la situacio en Jemeno kaj Libio, kaj ambaŭ opiniis, ke la siria krizo devas esti solvita per politika vojo laŭ la ĝeneva komunikaĵo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto