Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Aŭgusto 28)

(GMT+08:00) 2015-08-28 17:29:45     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto elsendo. Estas vendrede, la 28a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina atleto Liu Hong gajnis oran medalon en la Monda Atletika Ĉampionado en Pekino; aŭstra polico trovis dekojn da kadavroj de suspektataj rifuĝintoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina atleto Liu Hong gajnis la virinan 20-kilometran piediradon vendrede en la Monda Atletika Ĉampionado en Pekino. Ŝi gajnis la unuan oran medalon por la ĉina delegacio en ĉi-foja ĉampionado.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris ĵaŭde, ke Ĉinio bonvenigas la interkonsenton, oficiale subskribitan de ĉiuj partioj de la konflikto en Sud-Sudano por solvi la konflikto, opiniante, ke tio estas grava paŝo de la paca procezo de Sud-Sudano.

Hua diris, ke Ĉinio admiras la penojn de Interregistara Aŭtoritato pri Disvolvado kaj koncernaj partioj de la internacia komunumo por tio, kaj esperas, ke ĉiuj koncernaj partioj efektive plenumos la interkonsenton, plibonigi la humanecan situacion, komenci rekonstruon kaj restarigi pacon kaj stabilecon.

Ŝi diris ankaŭ, ke Ĉinio volas subteni kontakton kun ĉiuj koncernaj partioj kaj ludi plu konstrueman rolon en la paca procezo de Sud-Sudano.

La aŭstra polico ĵaŭde diris, ke ili trovis dekojn da kadavroj en unu kamiono tiutage en Burgenlando, orienta Aŭstrio, kaj la kadavroj ankoraŭ ne povas esti identigitaj, tamen ili opiniis, ke la mortintoj eble estis rifuĝintoj. La loka polico tiutage trovis dekojn da kadavroj en unu kamiono, parkita apud aŭtovojo, kun hungara registroplato kaj sen stiristo. La polico diris, ke tiuj mortintoj eble venis el Sirio, Afganio aŭ alia lando, kaj ili ankoraŭ ne povas scii la kialon de ilia morto. Laŭ la stato de la kadavroj, oni opiniis, ke ili mortis jam longan tempon.

Frans Timmermans, unua vicprezidanto de Komisiono de Eŭropa Unio, kaj Dimitris Avramopoulos, komisionano pri aferoj de migrado, tiutage faris deklaron, rekomendante la membroŝtatojn de la unio kunlabore respondi al la krizo de enmigrintoj. Tiutage en Vieno ankaŭ germana ĉefministro Angela Merkel kaj ŝtatestroj de aliaj membroŝtatoj de la unio diskutis pri traktado de la plej serioza krizo de enmigrintoj de post la Dua Mondmilito.

Timmermans kaj Avramopoulos diris en la deklaro, ke estas korskua la novaĵo, ke Aŭstrio trovis kadavrojn de enmigrintoj en kamiono. Ili opiniis, ke tio estas ege indigniga krimo farita de ĉeforganizanto de kontraŭleĝa migrado. La deklaro emfazis, ke ĉiuj membroŝtatoj de la unio devas solvi la krizon en kelkaj flankoj, inkluzive de intensigo de la patrolado en la regionoj ĉirkaŭ Mediteraneo, kunlaboro kun migrado-fontaj landoj kaj forta bato al reto de kontraŭleĝa migrado.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon ĵaŭde diris, ke laŭ la rezolucio de la Sekureca Konsilio de UN, li prezentis siajn proponojn pri starigo de mekanismo de komuna enketo de la Organizo por Malpermeso de Kemiaj Armiloj kaj UN por enketo pri uzo de kemiaj armiloj dum konflikto en Sirio.

Tiutage Ban faris deklaron pere de sia proparolanto, dirante, ke laŭ la rezolucio de la numero 2235 de la Sekureca Konsilio, li prezentis al la Sekureca Konsilio konkretajn proponojn pri starigo de la mekanismo de komuna enketo post kunordigo kun Ahmet Uzumcu, ĝenerala direktoro de la Organizo por Malpermeso de Kemiaj Armiloj, por enketi pri uzo de toksaj kemiaj armiloj en Sirio.

Ban diris ankaŭ, ke raporto pri kontinua uzo de kemiaj armiloj dum konflikto en Sirio forte maltrankviligis lin, kaj li postulas, ke ĉiu el partioj de la konflikto en Sirio ĉesu uzi kemiajn armilojn. Li alvokis al ĉiuj partioj de la lando komplete kunlabori kun la starigota mekanismo de komuna enketo, kaj esperis, ke la Sekureca Konsilio kaj la internacia komunumo klopodos por certigi efikan efektivigon de la rezolucio.

Usonaj amaskomunikiloj ĵaŭde raportis, ke Junaid Hussain, la ĉefa kakero de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, estis mortigita lastatempe en aeratako de la usona armeo. Li estis kredeble gvidanto de la elektronikaj trupoj de la Islama Ŝtato kaj kelkfoje lanĉis interretan atakon al Usono.

Anonima usona funkciulo diris al mediato, ke Hussain estis eliminita de la usona armeo marde en la aeratako al la siria urbo Raqqa. Tamen la usona armeo ankoraŭ ne konfirmis tiun ĉi novaĵon.

Hussain, naskita en Birminghamo, Birio, estis enprizonigita pro entrudiĝo en privatajn elektronikajn poŝtkestojn kaj publikigo de privataj informoj de eksa brita ĉefministro Tony Blair. En 2013 post liberiĝo li enŝteliĝis en Sirion. Li fariĝis gvidanto de la elektronikaj trupoj de la Islama Ŝtato kaj kelkfoje lanĉis interretan atakon al Usono.

La pakistana kontraŭkorupta kortumo ĵaŭde ordonis aresti eksan ĉefministron Yousuf Raza Gilani, kiu estis implikita en kazo de korupto. Gilani, eksa ministro pri komerco Makhdoom Amin Fahim kaj kelkaj funkciuloj de la administracio pri komerca disvolvado estas akuzitaj pri fabrikado de motivoj kaj pago de falsa komerca subvencio de kelkaj milionoj da rupioj al ŝel-kompanioj. La federacia oficejo de enketo liveris rilatajn atestojn al la kortumo.

Gilani laboris sur posteno de kelkaj malsamaj ministroj en la pasintaj jaroj. Li estis parlamenta prezidanto inter 1993 kaj 1997, vicprezidanto de la popola partio ekde 1998 kaj ĉefministro ekde 2008. Li estis eksigita de la plej supera kortumo pro "malestimo al la kortumo".

Prezidanto de la Palestina Nacia Konsilio Salim Zanoun ĵaŭde diris, ke en la 15a de septembro la Palestina Nacia Konsilio okazigos kunvenon por elekti novajn membrojn de la Plenuma Komitato de la Palestina Liberiga Organizo.

Zanoun tiutage konfirmis al la radio Palestina Voĉo, ke la kunveno de la Palestina Nacia Konsilio okazos en la urbo Ramallah de Cisjordanio kaj daŭros du tagojn. Li diris, ke granda plimulto de frakcioj de la Palestina Liberiga Organizo jam konfirmis la ĉeeston. La Palestina Nacia Konsilio estas la plej supera aŭtoritato de la Palestina Liberiga Organizo. La organizo, fondita en 1964, estas la sola leĝa reprezentanto de la palestina popolo, agnoskita de la internacia komunumo. Zanoun aldonis, ke la kunveno estos ŝanĝita al urĝa kunveno, se Israelo ne permesus al transmaraj membroj de la konsilio ĉeesti la kunvenon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto