Vizitu Forumon

Paradas virinoj torse nudaj

(GMT+08:00) 2015-08-31 09:38:45     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail, lastadimanĉe, paradis multe da virinoj bruste nudaj sur stratoj en pli ol 60 urboj, ekzemple en Nov-Jorko, tra la mondo, por defendi sian rajton publike malkovri sian bruston same kiel la viroj.

Laŭraporte, en la urbo Nov-Jorko estis ĉirkaŭ 300 virinoj, kiuj kun nuda torso partoprenis en la paradado sur strato, kaj la torse nuda marŝado estis unu el la plej gravaj agadoj en la "Torsomontra Tago". Nov-Jorko estas loko, kie okazis la unua virina parado kun nuda brusto en la mondo. En 1992 la rajton de virinoj pri montro de brusto oni konfirmis laŭleĝa en Nov-Jorko, sed post kiam Bill de Blasio estis urbestro de Nov-Jorko, li provis malpermesi duonnudajn virinojn aperi sur la placo Time.

Krom en Nov-Jorko, ankaŭ en aliaj urboj okazis tia ago. En Washington D.C. unu virino, pozante kiel la Statuo de Libereco, staris ekster la Blanka Domo; en Edinburgo de Skotlando ĉirkaŭ 50 homoj (plejparte virinoj) kun nuda torso marŝis sur strato; kaj sur la plaĝo Hamptono en la subŝtato Nov-Hampŝiro torse nudaj virinoj kaj viroj fotis sin por doni subtenadon al la aktivado.

Rachel Jessee, proparolanto de la aktivado, asertis, ke seksa neegaleco estas fatala por la evoluo de la socio, kaj nun estas tempo por ŝanĝi tion, ĉar la virinoj liberigas ne nur sian torson, sed ankaŭ sian penson.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto