Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Aŭgusto 31)

(GMT+08:00) 2015-08-31 17:15:04     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lunde, la 31a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: la gazeto Qiushi publikigos artikolon de prezidanto Xi; Germanio, Francio kaj Britio petas EU okazigi specialan kunvenon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La 17a numero de la gazeto Qiushi, eldonota en la 1a de septembro, publikigos la artikolon de ĉina prezidanto Xi Jinping "parolado dum la renkontiĝo kun eminentaj guberniaj kompartiaj sekretarioj".

En sia parolado Xi konfirmis ŝlosilan rolon de la gubernia nivelo en la kompartia organiza strukturo kaj la ŝtata regpotenca strukturo kaj donis grandan gravecon al la rolo de guberniaj kompartiaj sekretarioj en disvolvado de ekonomio, sekurigo de popola vivteno, konservo de stabileco kaj plibonigo de longperioda sekureco kaj ordo de la lando. Li akcentis, ke guberniaj kompartiaj komitatoj estas la frontliniaj komandejoj de la reganta partio, kaj la kompartiaj sekretarioj estas la frontliniaj ĉefkomandantoj kaj kernaj fortoj de la partio en gubernia regado.

Ministroj pri internaj aferoj el Germanio, Francio kaj Britio dimanĉe premis Eŭropan Union, esperante, ke ĝi okazigos specialan kunvenon por respondi al la serioziĝanta krizo de enmigrintoj.

La trilandaj ministroj rimarkigis en komuna deklaro, ke Eŭropa Unio devas starigi "varmajn punktojn" en Italio, Grekio kaj aliaj regionoj ĉe la bordo de Mediteraneo antaŭ la fino de tiu ĉi jaro por liveri servon de registrado al rifuĝintoj, kiuj atingis Eŭropon trans Mediteraneo por serĉi rifuĝon, kaj doni al ili protekton.

La ministroj esperas, ke EU okazigos specialan kunvenon en la venontaj du semajnoj por respondi al la krizo de enmigrintoj. Amaskomunikiloj raportis, ke EU planis specialan kunvenon por la 14a de septembro.

Germana ĉefministro Angela Merkel diris tiutage en Berlino, ke EU devas rapide konfirmi, kiuj enmigrintoj povas eniri en la union, kaj kiuj estas neakcepteblaj kontraŭleĝaj enmigrintoj.

Dimanĉe posttagmeze 120 mil japanoj manifestaciis antaŭ la domego de la japana Dieto por oponi kontraŭ sekurecaj leĝprojektoj. Tio estas la plej grandskala manifestacio kontraŭ la sekurecaj leĝprojektoj okazinta en Japanio. Manifestantoj el diversaj lokoj de Japanio kunvenis antaŭ la domego de la Dieto kaj kriis la sloganojn "Ne tolereleba faŝismo", "Retiru sekurecajn leĝprojektojn", ktp.

S-ino Fushei el Chiba diris, ke la regado de Shinzo Abe estas la plej malbona en la historio de Japanio, "Abe ne zorgis pri voĉo de la civitanoj kaj devas esti eksigita."

Antaŭtagmeze de la 28a de aŭgusto, la oficejo de vjetnama prezidanto okazigis gazetaran konferencon por publikigo de la decido de ŝtata prezidanto pri speciala amnestio en 2015, kune kun la Ministerio de Publika Sekureco, la Plej Supera Popola Juĝejo, la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, la ĝenerala oficejo de la vjetnama registaro kaj koncernaj departementoj. Vjetnamio donos specialan amnestion al pli ol 18 mil krimuloj, kiuj konformas regulojn de la amnestio.

Vjetnama vicministro pri eksterlandaj aferoj Ha Kim Ngoc diris, ke ĉifoje 34 fremdlandaj krimuloj el 7 landoj ĝuos la politikon de la amnestio.

La 10a Monda San-Turisma Kongreso okazos septembre en Dubajo. La kongreso ricevos subtenojn el la Araba Turisma Organizo kaj la Konsilio de Prisanaj Ministroj de Membroŝtatoj de la Golfa Kunlabora Konsilio. Reprezentantoj el pli ol 80 landoj ĉeestos la kongreson.

Doktoro Bandar bin Fahd Al Fehaid, prezidanto de la Araba Turisma Organizo, diris, ke san-turismo estas unu el la plej rapide disvolviĝantaj industrioj en la mondo. La jara san-turisma elspezo de la tuta mondo kalkuliĝas al pli ol 100 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj 27 miliardoj da dolaroj venas el la arabaj landoj. Naturaj resursoj, medicinaj instalaĵoj kaj homaj resursoj estas la ĉefaj faktoroj, kiuj akcelas disvolviĝon de la san-turisma industrio en la arabaj landoj.

La iraka armeo dimanĉe faris deklaron, anoncante, ke lastatempe la iraka aerarmeo sendis militaviadilojn ataki sekretan fortikaĵon de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en la okcidenta provinco Anbar kaj mortigis kelkajn superajn gvidantojn de Islama Ŝtato, suspektatajn pri planado kaj efektivigo de lastatempa atako, kiu mortigis du generalojn de la iraka armeo.

La komuna komandejo de la iraka armeo tiutage faris deklaron, dirante, ke militaviadiloj de la iraka armeo atakis domon sub la regado de militantoj de Islama Ŝtato en la iraka urbo Qaim ĉe la landlimo kun Sirio kaj mortigis plurajn militantojn, kiuj sin kaŝis en la domo, inkluzive de 5 superaj gvidantoj, kiuj planis kaj lanĉis la atakon en la 27a de aŭgusto.

La deklaro diris, ke post la morto de la du generaloj, la iraka inform-servo kaj la komuna komandejo de la iraka armeo tuj komencis agadon por ĉasi superajn gvidantojn de IŜ, kiuj planis la atakon. Fine ili trovis la kaŝejon je ĉirkaŭ 330 kilometroj nordokcidente de Bagdado.

Funkciulo el la ĉadlanda Ministerio de Publika Sekureco kaj Migrado sabate diris, ke dek membroj de la ekstremisma grupo Boko Haram estis ekzekutitaj tiutage.

Speciala kriminala tribunalo de Ĉadlando vendrede kondamnis tiujn dek suspektatojn al morto pro murdo, kontraŭleĝa posedo de armiloj kaj municioj, posedo kaj konsumo de psikiatriaj drogoj kaj detruado per eksplodaĵoj.

Dum la tri-taga juĝado la dek suspektatoj konfesis sian partoprenon en suicidaj atakoj, kiuj okazis inter la 15a de junio kaj la 11a de julio en la ĉefurbo Nĝameno. La atakoj mortigis 67 homojn kaj vundis 182 aliajn kaj kaŭzis gravajn ekonomiajn perdojn. Ekde 2009 almenaŭ 15 000 homoj estis mortigitaj de Boko Haram. En februaro de la kuranta jaro, Niĝerio, Kamerunio, Niĝerlando, Ĉadlando kaj Benino deklaris formi multlandan armeon konsistantan el 8 700 membroj por operaco kontraŭ Boko Haram.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto