Vizitu Forumon

Islama Ŝtato difektis alian historian restaĵon en Sirio

(GMT+08:00) 2015-09-01 14:28:38     Redaktoro:Yu Rongkang

La siria novaĵ-agentejo lunde raportis, ke la templo Bel, unu el la plej gravaj historiaj momumentoj en la siria antikva urbo Tadmor, estis parte difektita.

La raporto citis parolojn de lokaj bone informitaj personoj, ke dimanĉe militantoj de Islama Ŝtato difektis la templon Bel per eksplodaĵo kaj minacis, ke ili enterigis grandan kvanton da eksplodaĵo en aliaj historiaj restaĵoj, kaj ili povas esti eksplodigitaj en iu ajn tempo.

Ekde majo de la kuranta jaro la antikva urbo Tadmor estas tute sub la regado de Islama Ŝtato, kaj kelkaj antikvaj maŭzoleoj kaj aliaj historiaj restaĵoj estis detruitaj.

La antikva urbo Tadmor, konstruita en la romia stilo, troviĝas je preskaŭ 215 kilometroj nordoriente de Damasko kaj havas historion de pli ol 2 000 jaroj. En 1980 ĝi estis enskribita de Unesko en la Liston de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto