Vizitu Forumon

Boko Haram mortigis proksimume 80 homojn en Niĝerio

(GMT+08:00) 2015-09-01 14:37:23     Redaktoro:Yu Rongkang

Niĝeriaj amaskomunikiloj lunde raportis, ke lastatempe la grupo Boko Haram mortigis proksimume 80 homojn en la ŝtato Borno, nordorienta Niĝerio.

Loka mediato diris, ke ĵaŭde vespere, militantoj de la grupo Boko Haram, rajdantaj sur ĉevaloj, atakis iun vilaĝon en la ŝtato Borno, kaj 68 homoj estis pafmortigitaj de ili.

Vidintoj diris, ke vendrede militantoj de Boko Haram atakis alian vilaĝon kaj mortigis la vilaĝestron, lian filon kaj du najbarojn. Sabate ili mortigis 7 homojn en alia vilaĝo kaj vundis 5 aliajn.

La grupo Boko Haram estis fondita en 2004. La militantoj de tiu ĉi grupo aktivas en la niĝeria regiono ĉe la landlimo kun Kamerunio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto