Vizitu Forumon

Klimata intertraktado de UN rekomenciĝis en Bonno

(GMT+08:00) 2015-09-01 14:47:39     Redaktoro:Yu Rongkang

Lunde en Bonno de Germanio komenciĝis la tria raŭndo de la klimata intertraktado de UN. La kvin-taga intertraktado estas la antaŭlasta formala intertraktado antaŭ la Pariza Konferenco pri Klimata Ŝanĝiĝo. Reprezentantoj el pli ol 190 landoj kaj regionoj diskutas plu pri nova interkonsento.

Laŭ plano, decembre en Parizo ĉiuj partioj atingos novan interkonsenton pri klimata ŝanĝiĝo kaj faros aranĝojn pri tutmonda agado post 2020.

En la lasta raŭndo de la intertraktado ĉiuj partioj formis preskaŭ 90-paĝan tekston de nova interkonsento kaj klarigis siajn proprajn starpunktojn, tamen ili ne tuŝis kombinon kaj elekton de konkretaj enhavoj en la teksto. La teksto nur listigis malsamajn opiniojn, kaj restas diverĝoj inter diversaj partioj en divido de la respondeco pri emisi-redukto kaj efektivigo de fondusa subteno. Antaŭ ĉi-foja intertraktado, du kunprezidantoj de la intertraktado rajtigite ordigis plu la tekston. Ĉinio rimarkigis tiutage en deklaro de la evoluantaj landoj, ke ĉiuj partioj devas akceli progreson de la laboro kaj finplenumi la taskon de la intertraktado en fiksita tempo.

La ĉefaj diverĝoj inter diversaj partioj estas en divido de la respondeco pri emisi-redukto kaj efektivigo de fondusa kaj teknika subtenoj de la evoluintaj landoj al la evoluantaj. La evoluintaj landoj opiniis, ke laŭ nova interkonsento, la evoluantaj landoj devas porti saman respondecon kiel ili. Dum la evoluantaj landoj opiniis, ke oni devas konsideri historian respondecon pri la tutmonda varmiĝo kaj la kapablon de diversaj landoj, kaj la evoluintaj landoj devas ludi la gvidan rolon en la redukto de emisiado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto