Vizitu Forumon

Park Geun-hye alvokas efektivigon de interkonsento

(GMT+08:00) 2015-09-01 18:59:26     Redaktoro:Yu Rongkang

Sud-korea prezidento Park Geun-hye marde publike menciis rezulton de la kunveno de altnivela dialogo inter Sud-Koreio kaj Nord-Koreio la unuan fojon post subskribo de interkonseto inter la du flankoj. Park diris, ke se la du flankoj efektive plenumos la interkonsenton, ili renormaligos la streĉan situacion de post la dissplitiĝo de la duoninsulo antaŭ 70 jaroj kaj survojiĝos al kunlaboro por realigo de paca reunuiĝo.

La sud-korea novaĵ-agentejo Yonhap diris, ke Park faris la rimarkon marde, kiam ŝi prezidis ŝtatan konferencon. Ŝi diris, ke la interkonsento atingita inter Sud-Koreio kaj Nord-Koreio liveras bonan okazon por mildigi la streĉan situacion, kaj ŝi esperas, ke la du flankoj glate aranĝos la rekontiĝon de membroj de disigitaj familioj por helpi al la grandaĝaj membroj renkontiĝi kun siaj familianoj. Ŝi aldonis, ke la du flankoj devas malfermi kanalojn por la interŝanĝoj inter la disigitaj familioj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto