Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Septembro 01)

(GMT+08:00) 2015-09-01 17:42:52     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1-a de septembro, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Xi Jinping renkontiĝis kun eksa prezidanto de Kuomintango; Malfermiĝis la 4a Monda Konferenco de Parlamentaj Prezidantoj. Sekve estos la programero Tra la Mondo, ni elsendos raporton pri internacia kuraca teamo en la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj parolon de prezidanto de LKK de la 100a UK en la fermo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, marde alvokis la ĉefteron kaj Tajvanon memori historion, unuiĝi por defendi pacon, plibonigi transmarkolajn rilatojn kaj akceli nacian rejuniĝon.

Xi faris la rimarkon dum renkontiĝo kun Lien Chan, iama prezidanto de la tajvana reganta partio Kuomintango, kaj aliaj oficialuloj de la insulo.

La tajvana delegacio estas en Pekino por ĉeesti solenadon por la 70a datreveno de la fino de la Dua Mondmilito kaj de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso.

Xi diris, ke la venko en la rezistmilito kontraŭ japana agreso estas la unua kompleta venko de Ĉinio kontraŭ fremdlanda invado en moderna epoko, kaj la atingo estis farita per la lukto de la tuta nacio, inkluzive de tajvananoj.

Li diris, ke kiam Japanio invadis nordorientan Ĉinion en la 18a de septembro 1931 kaj lanĉis grandskalan invadon en la 7a de julio 1937, la senprecedenca nacia malfeliĉo vekis senprecedencan nacian konscion, kaj en tiu kriza momento, la ĉina popolo leviĝis kaj komencis la plej malfacilan batalon kontraŭ la japanaj militarismaj invadantoj.

Lastatempe diversaj lokoj de Ĉinio okazigis aktivadojn celebre al la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso.

Lunde en la urbo Guilin de Guangxi-a Ĝŭang-a Aŭtonoma Regiono, komenciĝis ekspozicio de batalavidiloj de la Usona Voluntula Grupo, kiu rezistis kontraŭ la japana faŝismo kune kun la ĉina popolo.

Tiutage en la provinco Heilongjiang, nordorienta Ĉinio, okazis la inaŭgura ceremonio de "ĉina ruĝa vojaĝo". En la aktivado, eminentaj klarigistoj de vidindejoj de ruĝa turismo alportos rakontojn de la rezistmilito al lernejoj.

Lunde en ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko inaŭguriĝis la 4a Monda Konferenco de Parlamentaj Prezidantoj. La konferenco fokusiĝos al plifortigo de kunlaboro inter parlamentoj, traktado de mondaj defioj, efektivigo de daŭrigebla disvolva tagordo post 2015 kaj aliaj temoj.

Prezidanto de Inter-Parlamenta Unio Saber Chowdhury diris en sia salutparolo, ke la konferenco fokusiĝos al daŭrigebla disvolva tagordo. La mondo frontas al komplikaj defioj, kiaj malriĉeco, konflikto, klimata ŝanĝiĝo, katastrofoj ktp. Li alvokis, ke ĉiuj landoj kunlaboru por krei historion.

La konferenco daŭros ĝis la 2a de septembro. Ĝin ĉeestas parlamentaj gvidantoj de preskaŭ 140 landoj, inkluzive de Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio.

Lunde en Bonno de Germanio komenciĝis la tria raŭndo de la klimata intertraktado de UN. La kvin-taga intertraktado estas la antaŭlasta formala intertraktado antaŭ la Pariza Konferenco pri Klimata Ŝanĝiĝo. Reprezentantoj el pli ol 190 landoj kaj regionoj diskutas plu pri nova interkonsento.

En la lasta raŭndo de la intertraktado ĉiuj partioj formis preskaŭ 90-paĝan tekston de nova interkonsento kaj klarigis siajn proprajn starpunktojn, tamen ili ne tuŝis kombinon kaj elekton de konkretaj enhavoj en la teksto. La teksto nur listigis malsamajn opiniojn, kaj restas diverĝoj inter diversaj partioj en divido de la respondeco pri emisi-redukto kaj efektivigo de fondusa subteno. Antaŭ ĉi-foja intertraktado, du kunprezidantoj de la intertraktado rajtigite ordigis plu la tekston. Ĉinio rimarkigis tiutage en deklaro de la evoluantaj landoj, ke ĉiuj partioj devas akceli progreson de la laboro kaj finplenumi la taskon de la intertraktado en fiksita tempo.

La ĉefaj diverĝoj inter diversaj partioj estas en divido de la respondeco pri emisi-redukto kaj efektivigo de fondusa kaj teknika subtenoj de la evoluintaj landoj al la evoluantaj. La evoluintaj landoj opiniis, ke laŭ nova interkonsento, la evoluantaj landoj devas porti saman respondecon kiel ili. Dum la evoluantaj landoj opiniis, ke oni devas konsideri historian respondecon pri la tutmonda varmiĝo kaj la kapablon de diversaj landoj, kaj la evoluintaj landoj devas ludi la gvidan rolon en la redukto de emisiado.

Lunde en Kievo, ukrainaj protestantoj oponantaj kontraŭ konstitucia amendo serioze konfliktis kun policanoj, kio kaŭzis morton de unu armeano kaj vundiĝon de preskaŭ 100 policanoj.

Tiutage la ukraina parlamento aprobis konstitucian amendon. Ekster la parlamenta domo, subtenantoj de partioj kaj societoj, kiuj oponas kontraŭ la amendo, ĵetis petardojn, ŝtonojn kaj fumobusojn al policanoj, kaj la lastaj rebatis ili per sendo de larmigaj obusoj. Laŭ la ukraina polico, preskaŭ cent policanoj vundiĝis en la konflikto, kaj ĉirkaŭ 30 protestantoj estis arestitaj.

Gazetara sekretario de rusa prezidento pubikigis deklaron al mediatoj tiutage, dirante, ke Rusio alte atentas perfortan konflikton okazinta en Kievo kaj esprimas kondamnon pri tio. Rusio opinias, ke tio estas interna afero de Ukrainio.

Germana ĉefministro Angela Merkel lunde alvokis germanojn esti for de ksenofobiaj fortoj kaj ne aliĝi al manifestacio.

Merkel reasertis en regula gazetara konferenco de la registaro, ke Germanio estas nul-tolera al ksenofobia konduto damaĝanta alies dignon kaj severe traktos atakojn de dekstraj fortoj kontraŭ rifuĝintoj.

Niĝeriaj amaskomunikiloj lunde raportis, ke lastatempe la grupo Boko Haram mortigis proksimume 80 homojn en la ŝtato Borno, nordorienta Niĝerio.

Loka mediato diris, ke ĵaŭde vespere, militantoj de la grupo Boko Haram, rajdantaj sur ĉevaloj, atakis iun vilaĝon en la ŝtato Borno, kaj 68 homoj estis pafmortigitaj de ili.

Vidintoj diris, ke vendrede militantoj de Boko Haram atakis alian vilaĝon kaj mortigis la vilaĝestron, lian filon kaj du najbarojn. Sabate ili mortigis 7 homojn en alia vilaĝo kaj vundis 5 aliajn.

La siria novaĵ-agentejo lunde raportis, ke la templo Bel, unu el la plej gravaj historiaj momumentoj en la siria antikva urbo Tadmor, estis parte difektita.

La raporto citis parolojn de lokaj bone informitaj personoj, ke dimanĉe militantoj de Islama Ŝtato difektis la templon Bel per eksplodaĵo kaj minacis, ke ili enterigis grandan kvanton da eksplodaĵo en aliaj historiaj restaĵoj, kaj ili povas esti eksplodigitaj en iu ajn tempo.

Ekde majo de la kuranta jaro la antikva urbo Tadmor estas tute sub la regado de Islama Ŝtato, kaj kelkaj antikvaj maŭzoleoj kaj aliaj historiaj restaĵoj estis detruitaj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto