Vizitu Forumon

Ĉinio esperas adopton de disvolva tagordo por periodo post 2015

(GMT+08:00) 2015-09-02 10:12:23     Redaktoro:Ĝoja

Marde ĉina konstanta vicdelegito al UN Wang Min diris, ke Ĉinio esperas, ke la Disvolva Pintkunveno de UN adoptos la disvolvan tagordon por la periodo post la jaro 2015, por krei pli bonan medion por la disvolvado de la evoluantaj landoj kaj akceli komunan evoluadon de la tuta mondo.

Tiutage parolis Wang Min en kunveno de Ĝenerala Asembleo de UN, en kiu estis adoptita la rezolucio pri "dokumento de frutkoj de Disvolva Pintkunveno de UN". Li diris, ke Ĉinio bonvenigas adopton la rezolucio, kiu prezentas la disvolvan tagordon por la periodo post la jaro 2015 al la Disvolva Pintkunveno por ekzameno kaj adopto. La tagordo estas gvida programo por internacia disvolva kunlaboro en la estontaj 15 jaroj kaj havas profundan historian signifon.

Wang Min diris, ke la dokumento reasertas la celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN kaj bazajn principojn pri internacia disvolva kunlaboro kiel ekzemple "komuna, sed distinga devo".

Wang Min diris, ke Ĉinio esperas, ke la Disvolva Pintkunveno de UN adoptos la tagordon. Ĉinio volas kun ĉiuj aliaj flankoj fari senĉesan klopodon por efektivigi la tagordon kaj akceli internacian disvolvan kunlaboron.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto