Vizitu Forumon

5a Monda Pupfestivalo

(GMT+08:00) 2015-09-02 09:16:26     Redaktoro:Li Lu


Okazos de la 15a ĝis la 18a de oktobro ĉe Higashikagawa, Japanio, la 5-a Monda Pupufestivalo.

.Dum la 5a Monda Pupfestivalo estos montrataj proksimume 1,370 pupojn el la tuta mondo, ĉiuj portantaj la tradiciajn kostumojn de la originaj landoj. De 2014 estas inkludita ankaŭ Esperantolando, kie ĉijare ni montros 39 pupojn senditaj de Esperantistoj. La standoj havos informojn pri la Mondaj Kulturaj Heredaĵoj listigitaj de UNESKO.

La 5ª Monda Pupfestivalo estas dediĉita al Francio. Tiam estos montrataj pupoj manfaritaj el diversaj regionoj de la lando: porcelanaj pupoj, riĉa kolekto de Provencaj statuetoj, pupoj portantaj la tradiciajn robojn de diversaj regionoj kaj eĉ pupojn pri reĝinoj Marie-Antoinette kaj Anna de Betonio. La Ambasado de Francio, la Japana-Franca Instituto, Universala Esperanto-Asocio kaj Esperanto France aŭspicias la eventon.

Speciala gasto estos la franca kantisto jOmO el Tuluzo. Kutime li koncertas sole, sed foje ankaŭ kun la grupoj 'jOmO kaj la Liberecanoj' kaj 'jOmO kaj la Mamutoj'. Li estis menciita dufoje en la Guinness Libro pri Rekordoj pro kantado en 22 kaj poste en 24 lingvoj en la jaroj 2000 kaj 2007 respektive.

La kulturan programon kompletigos dancoj fare de lokaj grupoj: flamenco, havajaj kaj ventra dancoj. La lokaj restoracioj ofertos vastan gamon de internaciaj pladoj.

Pliajn informojn, ankaŭ en Esperanto, estas troveblaj ĉe http://world-doll-festival.org/

Informis Etsuo Miyoshi, prezidanto de Komitato de la Monda Pupfestivalo

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto