Vizitu Forumon

Abbas ne serĉos esti denove prezidanto de Plenuma Komitato de PLO

(GMT+08:00) 2015-09-02 14:15:06     Redaktoro:Yu Rongkang

Funkciulo el la Palestina Nacia Liberiga Movado marde diris al raportistoj, ke prezidento Mahmoud Abbas ne serĉos reelektiĝi kiel prezidanto de la Plenuma Komitato de la Palestina Liberiga Organizo.

Amin Maqbul, ĝenerala sekretario de la Revolucia Komitato de la Palestina Nacia Liberiga Movado, diris, ke Abbas diris lunde vespere en kunveno de la Centra Komitato de la Palestina Nacia Liberiga Movado, ke li desapontiĝis pri Israelo, kiu ne plenumis sian pacan promeson, tial li ne serĉos reelektiĝi kiel prezidanto de la Plenuma Komitato de la Palestina Liberiga Organizo.

Maqbul diris, ke la decido de Abbas enkorpigis lian konsekvencan starpunkton, nome rezigni ĉiujn oficojn, por protesti kontraŭ la israela politiko subpremanta la palestinan popolon kaj esprimante sian malkontenton pri la indiferenteco de la internacia komunumo. Li diris, ke membroj de la Centra Komitato persvadis lin sin kandidatigi al la elektado de la plenuma Komitato de la Palestina Liberiga Organizo, tamen malgraŭ la persvado li ne volas serĉi reelektiĝon. Maqbul diris ankaŭ, ke pli frue, kiam li renkontiĝis kun jordania reĝo Abdullah II Bin Hussein en Amano, li jam anoncis la decidon, ke li ne sin kandidatigos al la elektado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto