Vizitu Forumon

Al sepo da ĝemeloj venis adoltiĝo

(GMT+08:00) 2015-09-21 15:20:08     Redaktoro:Xiong Linping

En 1997, kiam la unua sepo da ĝemeloj venis en la mondon, kuracistoj timis, ke ili vivos nur en kelkaj tagoj. Sed la fakto pruvis, ke tiuj beboj, kiuj tiam vekis sensacion en la publiko, sukcesis ne nur supervivi, sed ankaŭ vivi gaje. La dekunuan de septembro ĉi-jare ili baldaŭ festos sian naskiĝtagon je la aĝo de dek ok en la hejmo en la ŝtato Iovao.

Bobbi McCaughey en 1997 koncipis sepnaskitojn. Bobbi kaj ŝia edzo malakceptis fari elekton inter la fetoj, sed anstataŭe decidis naski ilin ĉiujn. Ilia decido provokis multajn kritikojn el ekstere. La dekunuan de septembro 1997 Bobbi naskis sepon da ĝemeloj pli antaŭe naŭ semajnojn, kio iĝis novaĵo en la frontpaĝo de internaciaj grandaj amaskomunikiloj.

La tiama prezidanto Clinton gratulis per mesaĝo. La usona prezentistino tre fama invitis ilian tutan familion al la programo Oprah Winfrey Show. Ankaŭ kompanioj kaj nekonatoj malavare helpis la familion Bobbi. Ili ricevis grandan sumon de mono donacita, grandegan domon kun ĉ. kvin cent dek unu kvadrataj metroj, unu panbulforman veturilon, makaroniojn uzeblajn dum unu jaro, kaj vindotukojn, kiujn la sepo da naskitoj portos sufiĉe por du jaroj. Kaj cetere, la registaro de Iovao deklaris, ke tiuj sep infanoj ricevos plenan stipendion por studi en iu ajn universitato en la ŝtato.

Dank' al la helpado de parencoj kaj amikoj, Bobbi kaj ŝia edzo sukcesis adoltigi sian sepon da ĝemeloj. Rilate al tio, ke al la ĝemeloj venos ilia ceremonio pri adoltiĝo, la patrino ege ekscitiĝis. Ŝi diris: "En tiuj ĉi jaroj okazis multaj aferoj, ekzemple: memorindaj, ĝojaj kaj eĉ amaraj, kiuj ĉiuj estas apartaj por ni."

Nun la infanoj baldaŭ instalos sin en universitato, kaj pro tio la familio Bobbi sentis en si dankemon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto