Vizitu Forumon

Eduka politiko floras en la subprovinco Lhoka

(GMT+08:00) 2015-09-28 09:32:39     Redaktoro:Xiong Shan

La subprovinco Lhoka, kiu troviĝas en suda Tibeto, estas la lulilo de la tibeta nacio kaj la naskiĝloko de la tibeta kulturo. En la lastaj jaroj, sub gvido de koncernaj edukaj politikoj elmetitaj de partia komitato de la registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, laŭ loka praktiko, la subprovinco Lhoka atentas edukan disvolvon kaj fortigas instruistojn. Tial la loka edukado gajnas evidentan disvolvon.

La subprovinco Lhoka troviĝas ĉe landlimo kaj enhavas 12 guberniojn kun granda areo. Laŭ konigo de Cai Shoukuan, sekretario de partia komitato de edukada buroo en la subprovinco, la disvolvo de la edukado en la regiono gajnas sufiĉe bonan frukton.

"La enlernejiĝa kvanto de nia elementaj lernejoj estas 99.99%, la malneta enlernejiĝa kvanto de malsuperaj mezlernejoj estas 101%, la enlernejiĝa kvanto de superaj mezlernejoj estas 87% kaj la enlernejiĝa kvanto de antaŭlerneja eduko atingis 85.5%. En la tuta Tibeta Aŭtonoma Regiono, oni plenumas bone la antaŭlernejan edukon, devigan edukadon kaj supermezlernejan edukon."

Nun proksimume en la subprovinco Lhoka estas 380 lernejoj, inkluzive de 1 supera mezlernejo, 1 meznivela profesia lernejo, 95 elementaj lernejoj kaj 157 infanĝardenoj. Estas ĉirkaŭ 57,291 lernantoj en la lernejoj. Cai Shoukuan diris, ke la bona disvolvo de la loka edukado estas bezonata de granda enmeto de la lando al la tibeta edukado.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto