Vizitu Forumon

Cent mil gardistoj kaj kvin mil gvatkameraoj por haĝo

(GMT+08:00) 2015-10-12 09:42:44     Redaktoro:Xiong Linping

Raportis la brita ĵurnalo Daily Mail en la 20a de septembro, ke ĉirkaŭ tri milionoj da piaj islamanoj el ĉiuj lokoj de la mondo iros al la sankta urbo Mekko por partopreni en haĝo, kiu okazas unu fojon en ĉiu jaro. Por respondi al sekurflanka minaco eble alportota pro tiu haĝo, plej granda pilgrimado en la mondo, Saud-Arabio jam dismetis cent mil gardistojn kaj kvin mil gvatkameraojn.

La haĝo en Mekko daŭros proksimume kvin tagojn. En tiuj sinsekvaj ceremonioj, laŭ pilgrimantoj, eblas purigi sian animon kaj liberigi ĝin de peko, kaj samtempe enkonduki egalecon kaj fratecon. Al ĉiuj islamanoj, korpe sanaj, nepre necesas pilgrimi al Mekko unu fojon dum sia vivo.

Sed konsidere al sekura problemo de tiu grandega amaso de pilgrimantoj, la haĝo bezonas grandan kvanton da gardistoj. La divizia genenalo Mansour al-Turki diris: "Ni ĉiam atentas pri ekzisto de sekurflanka minaco dum haĝo. De multaj jaroj ni ĉiam estas la celo de atako far teroristoj. Ni bone scias, ke nun ankoraŭ tiel estas."

Saud-Arabio fondis al si por la haĝo sekurigan komandejon ene de la Internafera Ministerio, sidantan je nur kelka distanco for de la giganta "tendara urbo" ekster la moskeego en Mekko. Tiuj gardistoj, kiuj agos, konsistas el distingindaj soldatoj kontraŭteroristaj, trafikaj policistoj kaj el civilaj servistoj por krizokazo. Mansour al-Turki informis, ke en necesa okazo ankaŭ la armeo kaj ŝtata gvardio prezentos sin por doni helpon. En la "nerva centro" de la Internafera Ministerio la polico kontrolos kelkajn dekojn da ekranoj, kaj bildinformoj ĉiam alvenos danke al kvin mil gvatkameraoj instalitaj en ĉiuj anguloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto