Vizitu Forumon

Virino sengamba iĝis profesia akrobato

(GMT+08:00) 2015-10-19 16:00:42     Redaktoro:Xiong Linping

Raportis la brita ĵurnalo Daily Mail en la 8a de oktobro, ke al Jennifer Bricker, virino 27-jara el Los-Anĝeleso, Usono, denaske mankas paro da gamboj, sed al ŝi en la kapon neniam venis la penso, ke sen ambaŭ gamboj ŝi perdis sian celon de la vivo. Nun Bricker laboras en Holivudo kaj estas profesia akrobato. Ŝi sentas sin nenia diferenco de iu ajn alia.

Bricker diris: "Kiel infano mi ne komprenis, kial mi rolas kiel instigo por homoj. Mi samas kiel miaj amikinoj: ili ludas piedpilkon, ankaŭ mi. En la kreskado mi neniam estis diference traktata de miaj familianoj, instruistoj, trejnistoj kaj kompanoj, kaj mia kreskado iris tute enorde."

Bricker, kiel bebo 3-monata, estis adoptita. Ŝi havas tri fratojn pli aĝajn. Bricker vortigis: "De tiam, kiam mi ekhavis memoron, miaj gepatroj diris al mi, ke mi estis adoptita. Ili donis al mi, same kiel al aliaj, respekton, instigon, amon, apogon kaj konfidon, kio kaŭzis al mi grandan influon."

En sia aĝo de dek unu, Bricker gajnis ĉampionecon en la konkuro de forta korpturniĝo en Ilinojso. Ŝi nomis sin denaska gimnastikisto. Ŝia idolo estis la usona fama gimnastikistino Dominique Moceanu, kiu iam ricevis oran medalon de Olimpikoj. Bricker diris: "Mi ĉiakuze ligis min al ŝi: ni ambaŭ estas rumanoj, havas similan personecon." Kiam ŝi aĝis 16 jarojn, ŝiaj adoptaj gepatroj diris al ŝi, ke ŝia familia nomo propre estis Moceanu. Dum kvar jaroj ekde tiam, Bricker kolektis diversajn atestojn por pruvi, ke ŝi kaj Dominique estas fratinoj naskitaj el samaj gepatroj. Finfine, en decembro de 2007, ili rekonis unu la alian. Fakte, Bricker estas la dua el tiuj tri fratinoj en la familio; ĉar la patro timis, ke li ne povus porti la ŝarĝon vivteni tiun kriplan infanon, li ŝin adoptigis.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto