Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Oktobro 22)

(GMT+08:00) 2015-10-22 17:10:03     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Selena bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 22a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kaj Britio konsentis starigi tutmondan ampleksan strategian partnerecon en la 21a jarcento; Ĉinio alvokas fruan rekomencon de paca procezo en Sirio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede interparolis kun brita ĉefministro David Cameron. Ili pozitive taksis atingojn de ĉina-britaj rilatoj, profunde interŝanĝis opiniojn pri la interrilatoj kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj kaj atingis gravan konsenton. Ili decidis konstrui tutmondan ampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Britio en la 21a jarcento kaj malfermi la "oran epokon" de daŭripovaj, malfermaj kaj kungajnaj rilatoj inter la du landoj.

Xi montris, ke Ĉinio ĉiam donas grandan gravecon al disvolvado de la rilatoj kun Britio, volas klopodi kun Britio por altigi pozicion de la rilatoj, riĉigi enhavon de la rilatoj, plani duflankan kunlaboron kaj altigi la rilatojn al nova nivelo.

Xi diris, ke Ĉinio instigas siajn entreprenojn fari investon en la angla norda landparto, bonvenigas la decidon, ke Britio la unua el okcidentaj grandaj landoj fariĝis fondanto-membro de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, kaj esperas, ke Britio subtenos Ĉinion membriĝi al Eŭropa Banko por Rekonstruado kaj Disvolvado.

Cameron diris, ke la vizito de Xi estas fruktodona, kaj ili atingis unuanimecon pri multaj grandaj programoj kaj ekonomiaj kaj komercaj interkonsentoj, kio forte akcelos la disvolvadon de la interrilatoj. Britio volas esti la plej bona partnero de Ĉinio en la Okcidento, kaj plivastigi kunlaboron kun Ĉinio sur kampoj de financo, energio, krea industrio kaj faciligo de vizpeto.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj brita ĉefministro David Cameron merkrede posttagmeze kune ĉeestis ĉin-britan negocan pintkunvenon, kiu okazis en la Urbo de Londono, kaj donis prelegojn.

En sia prelego, Xi montris, ke la ekonomia disvolvo de Ĉinio, la plej granda novmerkata ekonomio, estas en nova normalo. Kiam la monda ekonomio alfrontis multajn malfacilojn, la ĉina ekonomio kreskis per 6,9% en la antaŭaj 3 trimestroj. Ĉinio ludas plu gravan rolon en gvidado de la monda ekonomia kresko. Li diris, ke Ĉinio daŭre akcelos kontinuan kaj sanan kreskon de la ekonomio, persistos plu en la malferma strategio de reciproka profito kaj komuna gajno, kaj metos disvolvadon de Ĉinio en la prosperon kaj disvolvadon de la mondo.

Xi emfazis, ke la konstruado de "Unu Zono kaj Unu Vojo" alportos grandajn ŝancojn al komuna evoluado de Ĉinio kaj ĉiuj aliaj rilataj landoj. "Unu Zono kaj Unu Vojo" estas "amikaro", malfermita tra Afriko kaj liganta Azion kaj Eŭropon, al kiu povas aliĝi ĉiu interesiĝanta lando.

Xi diris ankaŭ, ke la vojo de la ĉina popolo estas historia elekto. Vojo decidas sorton. Nur trovinte vojon konforman kun nacia kondiĉo, lando kaj nacio povas realigi propran disvolvan celon. Ĉinio trairis la vojon en dekoj da jaroj, kiun trairis evoluintaj landoj en centoj da jaroj, kio plene montris, ke la ĉina popolo marŝas sur ĝusta vojo. Li substrekis, ke la ĉina popolo penas pri paco kaj disvolvado de la mondo. Ĉinio atendas belan estontecon, tial ĝi preferas protekti pacon. Ĉinio sekvas la vojon de paca disvolvado, ne akceptas la logikon, ke "potenca lando certe estos hegemonia". Neniu persono, neniu afero kaj neniu kialo povas skui la decidemon kaj volon de Ĉinio pri la vojo de paca disvolvado.

Brita ĉefministro Cameron diris, ke la brita registaro sin dediĉas al disvolvado de forta partnereco kun Ĉinio. La dulanda kunlaboro sur kampoj ekonomia, komerca kaj aliaj kongruas kun komunaj interesoj de la du landoj kaj eĉ de la internacia komunumo.

Merkrede en la domo de Londona Urbo ĉina prezidanto Xi Jinping prelegis sub la titolo "rekomendi malfermon kaj inkluzivon, akceli pacon kaj disvolvadon". Li substrekis, ke laŭ longtempa kaj strategia rigardo, malferma kaj ampleksa sinteno, koncepto de kunlaboro kaj komuna gajno kaj kreema spirito, Ĉinio kaj Britio devas kapti ŝancon de la epoko, kune malfermi "oran epokon" de la interrilatoj kaj klopodi por nova kaj pli granda kontribuo al paco kaj evoluado de la homaro.

Merkrede vespere estro de la Londona Urbo faris solenan ceremonion kaj bankedon por bonvenigi prezidanton Xi Jinping fari ŝtatan viziton al Britio. Ĉeestis pli ol 700 personoj el diversaj rondoj de Britio kaj fremdlandaj diplomatoj en Britio.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde sendis mesaĝon al Justin Trudeau, gratulante lin pro lia elektiĝo kiel kanada ĉefministro.

En sia mesaĝo Li Keqiang diris, ke en la pasintaj jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kanado, la duflankaj rilatoj atingis historian disvolviĝon danke al la komuna klopodo de la du flankoj, komunikado de diversaj niveloj fariĝis pli ofta, interŝanĝoj kaj kunlaboro en vastaj kampoj estis fruktodonaj, la interkompreno kaj amikeco inter la du popoloj profundiĝis. Li aldonis, ke li volas klopodi kun Trudeau por vastigi dialogon, interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la du landoj en diversaj kampoj kaj akceli disvolvadon de la ĉina-kanadaj rilatoj.

Deng Li, sekciestro pri Azio kaj Afriko en la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris lastatempe en Damasko, ke oni devas konservi suverenecon, sendependecon kaj teritorian integrecon de Sirio kaj resti ĉe la opinio, ke la siria popolo mem decidu pri la estonteco de la lando. La internacia komunumo devas fortigi kunordigon, kunigi la kontraŭterorismajn fortojn kaj rekomenci politikan dialogon de Sirio kiel eble plej rapide.

Germana ĉefministro Angela Merkel diris merkrede en Berlino, ke la du-ŝtata solvo estas la plej bona vojo por traktado de la konflikto inter Israelo kaj Palestino. Ŝi urĝis Israelon klopodi por mildigi la nunan situacion en la palestin-israela regiono.

Tiuvespere Merkel interparolis kun vizitanta israela ĉefministro Benjamin Netanyahu. Ili diskutis ĉefe pri la situacio en Mezoriento.

Merkel funebris pri viktimoj de la lastatempa konflikto inter Israelo kaj Palestino. Ŝi diris, ke Germanio ĉiam opinias, ke du-ŝtata solvo estas la plej bona vojo por trakti la konflikton inter Palestino kaj Israelo. Ŝi emfazis, ke ĉiuj partioj devas klopodi por mildigi la regionan situacion.

Ŝipo transportanta rifuĝintojn renversiĝis merkrede en la maro proksima al la insulo Samos je ĉirkaŭ 260 kilometroj sudoriente de Ateno, kaj 15 homoj malaperis.

La marborda gvardistaro de Grekio diris, ke unu turka fiŝsipo savis 16 rifuĝintojn. La postvivantoj diris, ke en la ŝipo estis 31 rifuĝintoj. La savado iras plu. Ĉi-jare pli ol 500 mil rifuĝintoj eniris Grekion, kaj la plejparto de ili iris al aliaj pli riĉaj eŭropaj landoj tra Grekio.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto