Vizitu Forumon

Finiĝis kvina plena sesio de 18a Centra Komitato de KPĈ

(GMT+08:00) 2015-10-30 13:36:29     Redaktoro:Xiong Shan

Vendrede en Pekino finiĝis la kvina plena sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. La gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio aprobis proponojn por la 13a kvin-jara plano (2016-2020) pri la landa nacia ekonomio kaj socia disvolvado. La komunikaĵo publikigita post la kunveno emfazis, ke se oni volas solvi la malfacilaĵon de la disvolvado de Ĉinio, oni devas havi la disvolvan ideon kun novigo, kunordigo, verdo, malfermo kaj divido kiel la kerno. Tio indikas, ke la ĉina ekonomisocia disvolvado vizaĝos al profunda reformado. Dum intervjuo multaj fakuloj donis pozitivan taksadon al la nova ideo pri disvolvado, prezentita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

Doktoro Zhu Jianfang, ĉefekonomisto de la valorpapera kompanio Zhongxin, aparte menciis la kvin-punktajn klarigojn pri la disvolvado. Zhu diris, ke la emfazo akceli disvolvadon per novigo profunde impresis lin.

La komunikaĵo tuj vekis atenton de la publiko. La periodo de la 13a kvin-jara plano estos plej grava por la disvolvado de Ĉinio. Dume Ĉinio atingos la celon de ampleksa konstruado de modere bonhava socio. Por atingi tiun celon Ĉinio devas realigi transformiĝon kiel eble plej frue kaj konsideri la disvolvadon el pli longperioda vidpunkto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto