Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Novembro 17)

(GMT+08:00) 2015-11-17 16:47:34     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 17a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi atingis Manilon por pintkunveno de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro; la pintkunveno de la Grupo 20 difinis kreskigan strategion kiel la ĉefan taskon. Sekve estos la programero Tra la Mondo kaj vi aŭdos la raporton pri bonstata socio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Manilon marde por ĉeesti la 23an Kunvenon de Gvidantoj de la Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.

Dum la kunveno Xi eksplikos la ĉinan politikon pri kunlaboro en la azi-pacifika regiono kaj la efektivigo de konsentoj atingitaj en la pasintjara kunveno de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en Pekino.

La ĉina prezidanto ankaŭ atendas konigi la progreson akiritan en efektivigo de la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj la ŝancojn alportotajn al la regiono kaj la mondo.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris dum sia laborvizito al Filipinoj, ke la ĉeesto de prezidanto Xi al la pintkunveno montras la subtenon de Ĉinio al la gastiganto-lando. Ĉinio atribuas grandan gravecon al la procezo de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris parolon lunde en la 10a Pintkunveno de la Grupo 20 en Antalya, Turkio, anoncante, ke Ĉinio gastigos la venontjaran pintkunvenon de la Grupo 20.

Xi diris, ke Ĉinio gastigos la 11an Pintkunvenon de la Grupo 20 en la urbo Hangzhou de la 4a ĝis la 5a de septembro. Surbaze de la nuna situacio kaj atendoj de ĉiuj partioj Ĉinio decidis, ke la temo de la pintkunveno estos "konstrui novigan, vigligan, interligitan kaj inkluzivan mondan ekonomion".

Li diris, ke Ĉinio plifortigos komunikadon kaj kunordigon kun ĉiuj aliaj membroj de la grupo per malferma, travidebla kaj inkluziva sinteno por bone protekti, konstrui kaj disvolvi la Grupon 20.

La gvidantoj ĉeestantaj al la pintkunveno esprimis subtenon al la gastigo de Ĉinio kaj konsentis pri la temo kaj punktoj en la preparado, prezentitaj de Ĉinio. Ili ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri reformoj de la Internacia Mona Fonduso, imposto, batalo kontraŭ korupto, internacia komerco kaj energio, kaj urĝis efektivigi la reformojn de la Internacia Mona Fonduso kiel eble plej rapide.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde intervidiĝis kun hispana ĉefministro Mariano Rajoy en Turkio.

Xi substrekis, ke Hispanio estas fidinda amiko kaj grava partnero de Ĉinio en Eŭropa Unio. En la pasintaj 42 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hispanio, la du landoj ĉiam respekti, konfidis, komprenis kaj subtenis unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Tiu ĉi jaro markas la 10an datrevenon de la starigo de ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Hispanio. Ĉinio volas klopodi kun Hispanio por senĉese firmigi politikan interfidon, profundigi kunlaboron de reciproka profito kaj altigi ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo..

Rajoy diris, ke Ĉinio estas grava partnero de Hispanio, kaj la duflankaj rilatoj tendencas al bona disvolviĝo. Hispanio volas klopodi kun Ĉinio por altigi la nivelon de ekonomia kaj komerca kunlaboro, akceli kunlaboron inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio kaj profundigi la duflankan komunikadon pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, kaj subtenas Ĉinion gastigi la venontan pintkunvenon de la Grupo 20.

La 10a Pintkunveno de la Grupo 20 fermiĝis lunde en la turka urbo Antalya. Komunikaĵo publikigita en la kunveno difinis senprokrastan kaj efikan efektivigon de kreskiga strategio kiel la ĉefan taskon. La kreskiga strategio inkluzivas alpreni rimedojn por subteni postuladon kaj strukturan reformon, levi realan kaj latentan kreskon, krei laborŝancojn, pliigi inkluzivecon kaj redukti malegalecon.

La komunikaĵo diris, ke iuj ĉefaj ekonomioj prezentas bonan perspektivon, tamen la tutmonda ekonomia kresko restas neekvilibra kaj kontinue pli malrapida ol la atendita, kaj estas ankoraŭ multaj riskoj kaj necertecoj de la internacia financa merkato. Tial la membroj de la Grupo 20 efektivigos prudentan makroekonomian politikon en kunlabora maniero, plifortigos kunordigon kaj certigos la starigon de tutmonda fortika reto de financa sekureco. La gvidantoj promesis certigi inkluzivan kreskon kaj krei laborŝancojn.

La komunikaĵo emfazis, ke la Monda Komerca Organizo estas la fundamento de la multflanka komerca sistemo kaj devas ludi plu ŝlosilan rolon por akceli ekonomian kreskon kaj disvolvadon. Ĉiuj partioj promesis klopodi por sukcesigi la decembran ministran kunvenon de la organizo en Najrobio.

Franca prezidento Francois Hollande diris lunde en la komuna konferenco de la du ĉambroj de la Nacia Asembleo, ke la ekstremisma grupo Islama Ŝtato ĉi-jare lanĉis teroristajn atakojn en kelkaj landoj, kaj tio minacas la tutan internacian komunumon. Francio esperas, ke la Sekureca Konsilio de UN adoptos rezolucion pri batalo kontraŭ terorismo kiel eble plej rapide.

Hollande diris, ke la atakoj en Parizo vendrede de la lasta semajno rezultigis morton de almenaŭ 129 homoj. La konduto de ekstremistoj estis milita ago. Li vokis aparte al la membroŝtatoj de EU plifortigi kunlaboron en la batalo kontraŭ terorismo kaj dividi informojn en kontraŭbato al armila kontrabando, landlima kontrolo kaj persekuto de teroristoj. Li diris, ke li prezentos al la parlamento la mocion longigi la nacian krizokazan staton ĝis tri monatoj. Li petis francan ĉefministron prezenti konstitucian amendon ene de tiu ĉi semajno. Li anoncis, ke Francio plifortigos la sekurigajn fortojn. En la venontaj du jaroj la lando aldonos 5 000 postenojn de militpolicanoj.

La belga federacia prokurorejo lunde publikigis avizon, dirante, ke inter la sep suspektatoj arestitaj en Bruselo, du estas akuzitaj pri partopreno en la teroristaj atakoj en Parizo.

Federacia prokuroro diris, ke la du suspektatoj estas akuzitaj respektive pri organizado de teroristaj atakoj kaj partopreno en teroristaj atakoj. Tamen iliaj nomoj ne estis publikigitaj. Aliaj kvin suspektatoj estis jam liberigitaj. Pli frue Belgio konfirmis, ke tri belgoj partoprenis en la atakoj en Parizo. Du el ili mortis en la atakoj, kaj la alia nomata Abdeslam Salah restas fuĝinta. Lunde matene la belga polico refoje sendis cent policanojn por serĉi la fuĝintan suspektaton, tamen ili ne povis kapti lin.

Belgaj amaskomunikiloj citis informojn de la sekureca departemento, ke 27-jara belgo nomata Abdelhamid Abaaoud plej eble estas la plananto de la atakoj en Parizo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto