Vizitu Forumon

ĈRI parolas en 64 lingvoj

(GMT+08:00) 2013-05-05 16:11:18     Redaktoro:Xiong Linping

Dimanĉon, la 5an de majo, la 90a surlokita frekvencoradio de Ĉina Radio Internacia (ĈRI), t.e. la tbilisa frekvencmodula sendostacio en Kartvelio, estas oficiale disaŭdigita. Tio ne nur lasis ĈRI-n enviciĝi inter tiuj radiostacioj, kiuj havas plej multajn filiojn en la mondo, sed ankaŭ havigis al ĝi 64 lingvojn en la elsendo.

La tbilisa frekvencmodula sendostacio ĉiutage elsendas 24-horan programon en la lingvoj angla kaj kartvela, la enhavo ĉefas pri novaĵoj kaj muzikaĵoj, kaj pli ol du milionoj da aŭskultantoj povas ricevi la programon.

Kaj en la sama tago la 88a surlokita frekvencoradio de ĈRI, nome la amana frekvencmodula sendostacio en Jordanio, kaj la 89a surlokita frekvencoradio de ĈRI, nome la tirana frekvencmodula sendostacio en Albanio, samtempe estas disaŭdigitaj. La amana filio ĉiutage elsendas 24-horan arabalingvan programon, kies ĉefa enhavo estas informoj kaj muzikaĵoj, kaj kies aŭskultantaro superas ĉ. 4 milionojn. Dum la tirana filio ĉiutage disaŭdigas 10-horan programon en la albana lingvo, la enhavon karakterizas specialaj temoj kaj muzikaĵoj, kaj la ricevantoj superas milionon, kiu konsistigas trionon de la tuta albana loĝantaro.

Nuntempe, ĈRI jam havas radiajn elsendojn en 45 lingvoj kaj interretajn elsendojn en 64 lingvoj. Laŭ la projekto ĈRI establos 150 surlokitajn frekvencoradiojn, 70 programproduktajn studiojn, 7 kompletojn da 24-hore tramondaj elsendoprogramoj en la angla lingvo, 5 kompletojn da 24-hore tramondaj elsendoprogramoj en la ĉina lingvo, kaj kompletojn da 24-hore tramondaj elsendoprogramoj en almenaŭ 10 lingvoj.

La Ĉina Radio Internacia fondiĝis en la 3a de decembro, 1941. Ĝi estas ŝtata radio frontanta al la mondo kaj ankaŭ internacia komunika institucio. ĈRI sin tenas ĉe la celo: "Konigi Ĉinion al la mondo, konigi la mondon al Ĉinio, raporti la mondon al la mondo", kaj ĉe la ideo de la komuniko: "Ĉina starpunkto, monda superrigardo, homara sino".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto