Vizitu Forumon

Nord-Koreio refoje pafis misilon

(GMT+08:00) 2013-05-20 16:05:26     Redaktoro:Xiong Shan

La 19an de majo la sudkorea armeo esprimis, ke tiutagan posttagmezon en la orienta marbordo Nord-Koreio refoje pafis misilon nordorienten. Estas malofte vidata, ke Nord-Koreio pafis misilojn en du sinsekvaj tagoj. Nun la sudkorea armeo faras analizon pri la detalo de la pafaĵo. Alia analizo montris, ke en venontaj du monatoj Nord-Koreio eble plu prezentos novtipajn armilojn.

La 19an de majo Kim Hyeong Seok, proparolanto de la Sudkorea Ministerio de Unuigo, esprimis bedaǔron en deklaro kaj urĝis Nord-Koreion tuj ĉesigi provokon kaj akcepti la proponon elmetitan de Sud-Koreio pri dialogo. Laǔ raporto de sudkorea mediato, en nordokcidentaj insuloj proksime al la landlimo, la sudkorea armeo jam metis kelkdekajn novtipajn misilojn kontraǔ la nordkorea marborda kanona trupo.

Laǔ regoj, Sud-Koreio ne traktis la pafadon faritan de Nord-Koreio kiel "gravan provokon". Kaj la sudkorea armeo emfazis, ke la pafado estas ekzerco. Sed la sudkorea armeo monitoras sekvantajn agadojn.

La 19an de majo Caitlin Hayden, proparolanto de la komitato pri nacia sekureco de Usono, esprimis, ke Nord-Koreio neniel profitos de siaj minaco kaj provoko, sed ĝi falos en izolitan pozicion, kaj reduktiĝos la klopodo de la internacia socio por paco kaj stabileco en nordorienta Azio.

Pri la pafado de Nord-Koreio, la 18an de majo Fumio Kishida, japana ministro pri eksteraj aferoj, esprimis, ke li estis informita pri tio kaj klopodos kolekti informojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto