Vizitu Forumon

Lakhdar Brahimi: Ĝeneva konferenco ne okazos junie

(GMT+08:00) 2013-06-06 14:41:23     Redaktoro:Li Lu

Karaj aǔskultantoj, la 5an de junio en Ĝenevo, Lakhdar Brahimi, komuna speciala delegito de UN kaj Ligo de Arabaj Landoj pri la siria problemo, esprimis, ke konsidere de tio, ke la siria opozicio ne bone sin preparas, la ĝeneva konferenco pri siria problemo ne okazos junie. Li opiniis, ke ĉiuj siriaj flankoj devas partopreni en la konferenco. Jen estas detala raporto.

La 5an de junio en ĝeneva Palaco de Nacioj, Brahimi faris interparolon kun Mikhail Bogdanov, rusa vicministro pri eksteraj aferoj kaj speciala delegito pri mez-orienta problemo, Gennady Gatilov, rusa vicministro pri eksteraj aferoj kaj Wendy R. Sherman, ŝtata vicsekretario de Usono. Tio estas la tria-foja interparolo pri siria problemo inter Brahimi kaj delegitoj de Rusio kaj Usono. La ĉefa tasko de la interparolo estas fari koncernajn preparojn por la okazonta ĝeneva konferenco.

En la gazetara konferenco post la interparolo, Brahimi diris al mediatoj, ke pro multaj preparaj laboroj, la ĝeneva konferenco ne povos okazi junie, nun ili esperas ke ĝi povos okazi julie. La tri flankoj refoje interparolos en la 25a ĉimonate kaj daǔre diskutos pri la okazo de ĝeneva konferenco. Brahimi diris, ke la ĝeneva konferenco vere estas konferenco rilate al la siria popolo, la senpartopreno de siria opozicio estas ĉefa kialo de la prokrasto.

"Por partopreni en la konferenco, siria opozicio ankaǔ havas multajn laborojn por fari, mi kredas, ke ili nun faras. Antaǔ finpreparo de siria opozicio, ni nur povas atendi. Ni kuraĝigos ilin, urĝos ilin kaj helpos ilin por partopreni en la konferenco. Klare, la ĝeneva konferenco ne povos okazi senpartopreno de siria opozicio."

Ĉifoja interparolo de la tri flankoj decidis koncernajn aferojn de la ĝeneva konferenco, ekzemple la ĉeftemo, gastiganto, ktp.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto