Vizitu Forumon

Opinio de usonaj fakuloj pri 5-a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo

(GMT+08:00) 2013-07-08 14:47:26     Redaktoro:Ĝoja

Karaj amikoj! La 10-an kaj la 11-an de julio laŭ la loka tempo en la usona ĉefurbo Vaŝingtono okazos la 5-a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo. Laŭ iuj usonaj fakuloj pri ĉinaj problemoj, la dialogo bone akcelos pluapaŝan plenumadon de komunaj konoj, atingitaj en la intervidiĝo de dulandaj ĉefoj en la lasta monato, ankaŭ la mekanismigo kaj profundigo de la duflanka dialogo montras stabilan evoluadon de la dulandaj rilatoj. Nun bonvole aŭskultu raporton ĉi-flanke.

Komence de junio, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Barack Obama faris privatan intervidiĝon kaj bone komencis la dulandajn "novtipajn grandlandajn rilatojn".

Post unu monato en Vaŝingtono, kunvenos dulandaj altrangaj oficistoj por la 5-a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo. Kenneth Lieberthal, usona fakulo pri ĉinaj problemoj, opiniis, ke la du flankoj rigardas la dialogon kiel gravan paŝon post la intervidiĝo de dulandaj ĉefoj. Li diris:

"La du flankoj rigardas, almenaŭ esperas, la intervidiĝon kiel komencon por, ke ili kapablu kunekzisti unu kun la alia en pli signifa maniero kaj posedu pli da fido pri la estonteco. Tiam ili rigardis la dialogon la venonta grava paŝo."

La dialogo estas la unua altranga dialogo inter la dulandaj novaj registaroj. Kaj la dialogo temos ĉefe pri interreta sekureco, klimata ŝanĝiĝo, puraj energioj, ekonomio, komerco kaj fortigo de kontakto inter du armeoj.

La intertraktado pri duflanka investa pakto estas plej atentata. Profesoro de Universitato Cornell Eswar Prasad, kiu respondecis pri ĉina programo de Internacia Mona Fonduso, opiniis, ke la du flankoj postulos, ke la alia flanko pluapaŝe malfermu la merkaton por propraj entrperenoj. Li diris:

"Usono postulos plu, ke la ĉina registaro liveru pli bonan vojon por la usonaj entreprenoj kaj financoj eniri la ĉinan merkaton, kaj fortigu protektadon de intelekta proprieto. Kontraŭe, la ĉina flanko postulos, ke la usona registaro klarigu investan ŝancon por ĉinaj entreprenoj en la usona merkato, precipe sur la scienc-teknika kampo."

Usonaj fakuloj opiniis, ke la mekanismigo de la dialogo, kaj profunda interkomuniko inter dulandaj oficistoj kaj spurado post la dialogo garantios stabilan evoluadon de la dulandaj rilatoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto