Vizitu Forumon

Komera ministerio respondis pri fokusaj demandoj

(GMT+08:00) 2013-08-08 16:12:00     Redaktoro:Xu Yunying

Lastatempe grandan atenton vekis kelkaj komercaj demandoj, ekzemple efektivigo de la prezo-promesa interkonsento inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio pri fotovoltaaj ekipaĵoj, kontraŭdumpinga kaj kontraŭsubvencia enketo de Ĉinio al vino kaj polikristala silicio el EU, kaj kelkaj fremdlandaj farmaciaj kompanioj en Ĉinio estas enketataj pri subaĉeto. En la 7a de aŭgusto la Komerca Ministerio de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon kaj respondis pri tiuj ĉi demandoj. Bonvole aŭskultu ĉi-rilatan raporton!

La disputo inter Ĉinio kaj EU pri fotovoltaaj ekipaĵoj estas komerca kazo kun la plej granda monsumo. La 6an de tiu ĉi monato oficiale validiĝis la prezo-promesa interkonsento. Shen Danyang, proparolanto de la Komerca Ministerio, asertis en la konferenco, ke la interkonsento konformas al interesoj de la du partioj, kaj nun Ĉinio esploras rimedojn por ĝin efektivigi.

"Fakte, plenumo de la prezo-promeso kaj distribuo de kvoto rilatas al la memdisciplino de entreprenoj. La principo, kiun oni devas observi, estas interkonsiliĝo ene de la komerca ĉambro. La Ĉina Komerca Ĉambro por la Importo kaj Eksporto de Mekanikaj kaj Elektraj Produktaĵoj redaktas ĉi-rilatan regularon kaj distribuan projekton, kaj dume ĝi petos opiniojn de entreprenoj."

Iuj mediatoj raportis, ke post kiam Ĉinio kaj EU venis en akordon pri paca solvo de la komerca disputo pri fotovoltaaj ekipaĵoj, Ĉinio jam decidis prokrasti la kontraŭdumpingan kaj kontraŭsubvencian enketon al vino kaj polikristala silicio el EU ĝis la venontjara industria seminario por diskuto, kaj la ĉina registaro eble frostigos la oficialan proceduron. Shen Danyang respondis: "La ministerio procedas pri la enketo al vino kaj polikristala silicio el EU. Ĝi laŭleĝe enketos pri la kazo kaj faros decidon. Tamen Ĉinio volas vidi, ke samprofesiuloj de la du partioj dialogu, interkonsiliĝu kaj kunlaboru por serĉi pli bonan solvon."

Lastatempe malkovriĝis la subaĉeta skandalo de la internacia farmacia firmao GlaxoSmith Kline, kaj antaŭ nelonge ankaŭ la kompanioj Sanofi kaj Lilly estis enketataj de la Ĉina Industria kaj Komerca Administracio. Iuj opinias, ke la enketoj de Ĉinio direktiĝas ĉefe al fremdlandaj firmaoj, kaj tio eble influos la memfidon de fremdlandaj investantoj en Ĉinio. Shen respondis, ke laŭleĝa traktado de similaj kazoj montras la decidemon de la ĉina registaro optimumigi la investan medion kaj krei ŝancojn de justa konkurenco por diverslandaj investantoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto