Vizitu Forumon

Ĉinio kontribuas al monda ekonomio per solvo de propraj problemoj

(GMT+08:00) 2013-09-05 10:36:37     Redaktoro:Ĝoja

Posttagmeze de la 5-a de septembro laŭ la loka tempo en Sankt-Peterburgo, Rusio, inaŭguriĝos la 8-a pintkonferenco de Grupo 20. Antaŭ tio ĉina financa vicministro Zhu Guangyao indikis intervjuate, ke Ĉinio kontribuas al la monda ekonomio per solvo de propraj problemoj. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

La temo de la pintkonferenco estas "kreskigi ekonomion, pliigi laborpostenojn". Intervjuate Zhu Guangyao, ĉina financa vicministro, diris, ke la monda ekonomio vizaĝas al multaj necertaj faktoroj, kaj en tiu ĉi fono la pintkonferenco havas gravan signifon.

"Federacia Rezerva Banko de Usono deklaris laŭpaŝe retiriĝi el la monpolitiko de kvanteca lozigo, kaj tio kaŭzis fluktuon de la monda financa merkato. En iuj novmerkataj landoj kun serioza problemo de internaciaj spezoj aperis specialaj defioj de elfluado de kapitaloj kaj devaluto."

Zhu Guangyao montris, ke ankaŭ Eŭropo ankoraŭ ne povas tute sin liberigi el la ŝulda krizo. Vizaĝe al la problemoj, Ĉinio havas klaran starpunkton, nome "unue solvi proprajn problemojn." Li diris:

"Unue ni devas bone solvi proprajn problemojn. Ni profundigos reformadon de ekonomia strukturo, plibonigi kvaliton de ekonomia kresko, trakti defiojn el malrapidigo de ekonomi-kresko, doloro el reguligo de ekonomia strukturo kaj digesto de antaŭa ekonomi-stimula plano por garantii ĉinan ekonomian kontinuan kaj sanan evoluadon."

Zhu Guangyao ankaŭ indikis, ke Ĉinio alprenos rimedojn por respondi la defiojn kaj estas memfida por garantii la ekonomian kreskon de 7,5% en 2013.

Dum la pintkonferenco la ĉina delegito instalis novaĵ-centron kun la areo de pli ol 400 kvadrataj metroj por liveri informojn kaj ekspliki ĉinan starpunkton pri gravaj internaciaj problemoj. La ĉina delegito esperas per la platformo montri la ĉinan figuron malferman kaj inkulziveman.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto