Vizitu Forumon

Xi Jinping emfazis firme protekti kaj disvolvi apertan mondan ekonomion

(GMT+08:00) 2013-09-06 10:57:12     Redaktoro:Ĝoja

La 5-an de septembro en Sankt-Peterburgo, Rusio, inaŭguriĝis la 8a pintkonferenco de Grupo 20. Ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping donis parolon emfazante firme protekti kaj disvolvi apertan mondan ekonomion. Li ankaŭ montris, ke Ĉinio senŝanceliĝe ĉiuflanke profundigos la reformadon kaj persistos en la malferma strategio de komuna gajno. Ĉinio havas kondiĉon kaj kapablon realigi kontinuan kaj sanan evoluadon de la ekonomio. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

Nun mankas movforto por la monda ekonomia kreskado, kaj ankoraŭ ekzistas profundtavolaj kontraŭdiroj kaj strukturaj problemoj. En tiu ĉi fono la pintkonferenco temas pri ekonomia kreskado kaj pliigo de laborpostenoj. La 5-an de septembro la ĉeestantoj donis parolojn pri monda ekonomia situacio, komerco, evoluado kaj reformado de la monda mona kaj financa sistemo. Ili diris, ke nun ankoraŭ ne reprosperiĝis la monda ekonomio, kaj restas la ŝlosila periodo, tial membroj de la Grupo 20 devas fortigi kunordigon kaj kunlaboron de politikoj, bone respondi influon el la monpolitiko de kvanteca lozigo, stabiligi internacian financan merkaton, zorgi pri interesoj de la landoj en malsamaj periodoj de la disvolvado kaj meti bazon por forta, kontinua kaj stabila kreskado de la monda ekonomio.

En sia parolo, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping vokis modli mondan ekonomion kun disvolviĝo kaj novigo, kuna kresko kaj integraj interesoj de diversaj landoj.

Li emfazis, ke por ĉi tiu monda ekonomio membroj de la grupo devas konstrui pli striktan ekonomian partnerecon kaj porti sian respondecon. Ili devas unue alpreni respondecan makroekonomian politikon. Ĉinio havas kondiĉon kaj kapablon realigi kontinuan kaj sanan evoluadon de la ekonomio, kaj tio alportos pozitivan influon al la monda ekonomio; due, la membroj de la grupo devas kune protekti kaj disvolvi apertan mondan ekonomion, oponi ian ajn protektismon, kaj protekti liberan, apertan kaj nediskriminacan multflankan komercan sistemon; kaj trie, perfektigi mondan ekonomian administron por ke ĝi estu pli justa kaj egaleca, pluapaŝe plenumi projekton pri reformado de kvoto kaj administro de Internacia Mona Fondaĵo kaj ellabori novan kvotan formulon, kiu montros proporcion de diverslandaj ekonomioj en la monda ekonomio.

Pri ĉina ekonomia politiko, Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio esploras ĝenerale ĉiuflankan profundigon de la reformado por harmonia reformado de ekonomio, politiko, kulturo, socio kaj ekologia civilizacio.

La 6-an de septembro daŭros la pintkonferenco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto