Vizitu Forumon

Arkoponto Zhaozhouqiao

(GMT+08:00) 2013-09-09 13:43:28     Redaktoro:Xiong Linping

La 29an de aŭgusto la skipo de ĉinaj kaj eksterlandaj raportistoj el Ĉina Radio Internacia (ĈRI) faris viziton al la arkoponto Zhaozhouqiao, reprezentanto de la ŝtonaj arkopontoj en Ĉinio antikvaj.

La arkoponto Zhaozhouqiao staras sur la Xiao-rivero en la gubernio Zhaoxian de la provinco Hebei, Ĉinio. Ĝi estis konstruita, en la dinastio Sui (581 - 618), sub la gvido de la ĉina fama pontisto Li Chun, kaj aĝas pli ol 1 400 jarojn.

Tiu ĉi ponto longas 50,82 metrojn; la spano sin mezuras per 37,02 metroj; la alto de la pontarko atingas 7,23 metrojn; kaj la larĝo de la ponto kalkuliĝas al 9,6 metroj. Ĉe ĉiu el la du "ŝultroj" de la pontarko troviĝas po du malgrandaj arkoj kun diferencaj spanoj. Tia aranĝo faras, ke la antikva ponto estas delikata kaj gracia; la strukturo kaj reduktas pontopezon kaj ŝparas materialojn, kaj faciligas akvofluigon kaj pliigas bel-efekton. Tia arkoponto, kia Zhaozhouqiao, aperis en Eŭropo nur meze de la 19a jarcento.

La arkoponto Zhaozhouqiao, de sia ekfunkciiĝo ĝis hodiaŭ, travivis plurajn superakvojn kaj tertremojn. Precipe, la 7,6-grada seismo fortega, kiu okazis en 1966 en la urbo Xingtai, kaj kies epicentro distancis for de la konstruaĵo nur 40 kilometrojn, ĝin ne damaĝis.

La ĉina fama pont-fakulo Mao Yisheng diris, ke ni ne parolu pri la interna strukturo de la arkoponto, ĉion jam klarigis tio, ke ĝi ekzistas pli ol 1 400 jarojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto