Vizitu Forumon

Okazas diskutkunveno por tutmonda investo

(GMT+08:00) 2013-09-09 16:31:41     Redaktoro:Xiong Linping

Nun okazas la 17a ĉina internacia diskutkunveno pri komerco kaj investo en Xiamen. En la ĉef-forumo pri internacia investo kadre de la diskutkunveno multaj en- kaj ekster-landaj ekonomikistoj kaj politikistoj faris diskuton pri la ĉeftemo "Restarigo de Tutmonda Valorĉeno kaj Kreiva Evoluigo". La partoprenantoj opinias, ke rapidigo de restarigo de tutmonda valorĉeno estas grava vojo helpi evoluantajn landojn liberiĝi de la ekonomia malfacila situacio kaj realigi reekvilibron de la monda ekonomio.

Nuntempe la monda ekonomio estas malrapide revigliĝanta, kaj la akcelo de la internacia investo laŭgrade fariĝas grava motoro tiri kreskon de la tutmonda ekonomio. Kiel trovi novan tendencon de la internacia investo kaj kiel akceli restarigon de tutmonda valorĉeno, tio jam fariĝis fokusa demando vaste atentata.

La "Raporto pri Monda Investo 2013" eldonita de la Konferenco de UN pri Komerco kaj Disvolviĝo diras, ke kvankam la rekta investo de la mondo reduktiĝis je 18%, tamen la investo de evoluantaj landoj unuafoje superis tiun de la evoluintaj kaj atingis 52% de la monda rekta investo.

Laŭ donitaĵoj, la totala kvanto kaj la totala sumo de la ĉina ekonomio ĉiu sin lokis la dua en la mondo. La skalo allogi eksterlandajn investojn sin okupis la unua inter la evoluantaj landoj en la sinsekvaj 12 jaroj. Ĉinio jam fariĝis la 3a granda lando en investado al eksterlandoj. Estas 73 ĉinaj entreprenoj, kiuj enviciĝis inter la 500 potencaj en la mondo.

La ĉina internacia diskutkunveno pri komerco kaj investo estas la plej granda laŭskale. Ĝi estas kune organizita de la Ĉina Komerca Ministerio, la Konferenco de UN pri Komerco kaj Disvolviĝo kaj la Monda Komerca Organizo. Tiu ĉi diskutkunveno sume prezentis pli ol 30 000 programojn por allogi investon, kaj al ĝi ĉeestis 670 institucioj kaj 12 000 eksterlandaj komercistoj el pli ol 100 landoj kaj regionoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto