Vizitu Forumon

Okazis la 16a kunveno de gvidantoj el Ĉinio kaj ASEAN

(GMT+08:00) 2013-10-10 15:23:29     Redaktoro:Li Lu

Posttagmeze de la 9a de oktobro en Bandar-Seri-Begavano, la ĉefurbo de Brunejo, okazis la 16a kunveno de gvidantoj el Ĉinio kaj ASEAN. Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis al la kunveno kaj prezentis kunlaboran strukturon "2+7" pri la venontaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj ASEAN. Li montris, ke bona amikeco inter najbaraj landoj estas trezoro de kunlaboroj inter Ĉinio kaj ASEAN, la du flankoj devas bone kapti la ĉefan linion kaj grandigi la komunan profitan kukon de Ĉinio kaj ASEAN, kaj plene uzi la interesojn de la duflankaj kunlaboroj por favori popolojn de ĉiuj landoj. Jes estas detala raporto:

"Tio estas la 16a kunveno de gvidantoj el Ĉinio kaj ASEAN, dekses estas bonaŭgura numero en Ĉinio, tio signifas, ke surbaze de la pasinta 10jara disvolviĝo, la venonta disvolviĝo inter Ĉinio kaj ASEAN fariĝos pli kaj pli glata."

En la pasintaj 10 jaroj, kunlaboroj inter Ĉinio kaj ASEAN atingis abundajn fruktojn. La komerca sumo de la du flankoj kreskis je 23.6% jare kaj nun jam atingis 400 miliardojn da usonaj dolaroj. Ĉinio kaj ASEAN ankaŭ konstruis la plej grandan liberan komercejon de evoluantaj landoj. Retrorigardante la disvolviĝan procezon en la pasintaj 10 jaroj, Li Keqiang esprimis, ke la interfido, pragmateco kaj toleremo estas ŝlosilo al la abundaj fruktoj de la duflankaj kunlaboroj.

"Nun, ĉiuj ŝtatoj pli bezonas pacan kaj stabilan eksterlandan cirkonstancon, pli bezonas intimajn kunlaborojn por sia memdisvolviĝo, pli bezonas malproksiman rigardon por reciprokaj rilatoj kaj pli bezonas harmoniajn kunlaborojn por bela estonteco."

Li Keqiang prezentis serion da proponoj, ili estis resumitaj kiel kunlabora strukturo "2+7". Li diris, ke Ĉinio kaj ASEAN devas rigardi reciprokajn rilatojn per malproksima vido, por 2 politikaj komunaj konsentoj kaj kunlaboroj en 7 kampoj, antaŭenpuŝi la duflankajn kunlaborojn pli dense, profunde kaj altnivele disvolviĝi.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto