Vizitu Forumon

Enprizonaj Restoracioj en Britio

(GMT+08:00) 2013-10-14 13:41:19     Redaktoro:Xiong Linping

La 27an de septembro la brita amaskomunikilo BBC raportis, ke la instanco de la prizono en Brixton sude de Londono informis, ke en la proksima tempo malfermiĝos restoracio administrata de malliberuloj, kiu i.a. servos al la publiko. La restoracion kune tenas la prizona instanco kaj la filantropia institucio Clink. Laŭtakse, ĝi ekfunkcios en 2014.

Antaŭ tio, Clink jam establis, je la sama koncepto, du restoraciojn en aliaj urboj de Britio. Oni fondas tiujn restoraciojn po cent sidlokoj, por ke malliberuloj ricevu laboran kapablon kaj en la onteco povu pli bone akomodi sin al la socio. La plano de Clink jam estas aprobita de la lokaj aŭtoritatoj. Nun oni komencis fari restoracion el la malnova loĝejo, interne de la malliberejo, de prizonestro.

Chris Moore, la administra ĉefdirektoro de la filantropia institucio Clink, diras: "La loka situo de la enprizona restoracio estas konvena por la fontoj de klientoj, kaj cetere, por partopreni la servadon en la restoracio, malliberuloj devas esti severe elektitaj." En la sama tempo li indikis, ke la institucio jam malfermis tian similan restoracion en aliaj du prizonoj, situantaj respektive en Surrey kaj Cardiff, kaj ke ĝi planas aldoni sep samspecajn restoraciojn en la venontaj kvar jaroj tra la tuta Britio. Lokaj ŝtatoficistoj de Brixton esprimis sian ĝojon, ke ili povas doni tiajn lokojn por fari trejnadon je redungiĝo de enprizonigitoj. "La restoracio interalie donos al klientoj neordinaran sperton de manĝado."

Laŭ la historiaj donitaĵoj, en 2012 entute 15 000 manĝoklientoj vizitis la enprizonajn restoraciojn en Surrey kaj Cardiff, tenatajn de la institucio Clink.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto