Vizitu Forumon

Ĝenerala direktoro de IAEA vizitas Teheranon

(GMT+08:00) 2013-11-11 16:26:15     Redaktoro:Ĝoja

La 11an de novembro, Amano Yukia atingis Iranon, kaj la du flankoj eble subskribos novan kunlaboran kadran interkonsenton laŭ la sampaŝa principo. La 10an de novembro en Ĝenevo finiĝis la interparolo sen rezulto. Laŭ raportoj Francio ludis gravan rolon post kurteno, tial gi estis publike kondamnita de iranaj mediatoj.

Matene de la 11a de novembro Amano Yukia atingis Teheranon kaj komencis sian unutagan viziton. Laŭ konigo, li interparolos kun Muhammad Javad Zarif, la irana unua delegito de intertraktado, ankaŭ eble intervidiĝos kun irana prezidento Hassan Rouhani. Antaŭ ol veturi al Teherano en la viena flughaveno Amano Nomiya diris al amaskomunikiloj, ke li esperas per la vizito ĉiuflanke solvi la problemojn por garantii la pacan celon de la irana nuklea plano.

La 10an de novembro laŭ la loka tempo en Ĝenevo fermiĝis la intertraktado inter la 6 landoj (Usono, Britio, Germanio, Francio, Rusio kaj Ĉinio) kaj Irano pri irana nuklea problemo. Ne estis atingata interkonsento en la intertraktado. En komuna deklaracio la du flankoj konsentis reinterparolon en la 20a de novembro.

Laŭ raportoj de plejpartaj mediatoj, ĉi-foja intertraktado ne atingis interkonsenton kaj en tio Francio ludis gravan rolon. La 9an de novembro franca ekster-afera ministro Laurent Fabius diris, ke necesas sufiĉa konsidero pri israela zorgo por sekureco. Kaj Francio ne estis kontenta pri irana starpunkto kaj ne fariĝos partoprenanto de "interkonsento de stultuloj".

La 10-an de novembro irana publiko publike kondamnis Francion. Proparolanto de ŝtata sekuriga komitato sub la irana parlamento kondamnis, ke Francio estas "ĉantaĝulo". Teherana parlamentano Mahdi Chamaran diris, ke Francio absolute estas la delegito de Israleo, havas labordividon kun Usono kaj ĝiaj paroloj kaj agoj celas, ke Usono tenu plu sian diplomatian sintenon.

Sed la irana opinio ne montras malesperon pri la rezulto de ĝeneva intertraktado. Irana vicministro pri eksteraj aferoj Seyyed Abbas Araghchi, kiu ĉeestis al la intertraktado, diris, ke bone progresis la intertraktado kaj multaj problemoj estis solvitaj. Ĉar necesas tempo por solvi diverĝojn de la du intertraktadaj flankoj, tial oni ne atingis interkonsenton. Li esperis frukton en la venonta intertraktado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto