Vizitu Forumon

La 16a Pintkunveno de Ĉinio kaj EU akiris riĉajn fruktojn

(GMT+08:00) 2013-11-22 15:05:31     Redaktoro:Pluveta

Posttagmeze de la 21a de novembro en Pekino okazis la 16a Pintkunveno de Ĉinio kaj Eŭropa Unio. La du flankoj publikigis kunlaboran vojmapon inter Ĉinio kaj EU ĝis la jaro 2020. Ankaŭ komenciĝis la intertraktado pri interkonsento de investo. Samtempe Ĉinio kaj EU esprimis volon komenci esploron pri praktikebleco de liberkomerca regiono de la du flankoj. Ĉe la sojlo de la 10-a datreveno de la ampleksaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj EU aperos la plano por krei bonan estontecon de la du flankoj. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton.

Posttagmeze de la 21a de novembro en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang, prezidanto de Eŭropa Konsilio Herman Van Rompuy kaj prezidanto de Eŭropa Komisiono Jose Manuel Barroso kune renkontiĝis kun raportistoj kaj prezentis atingojn de la 16a Pintkunveno de Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Li Keqiang konigis, ke la unua atingo estas publikigi strategian planon de ĉina-EU-a kunlaboro 2020; la dua estas komenci intertraktadon pri interkonsento de investo; la tria estas esplori la eblecon de liberkomerca regiono kaj realigi la duflankan komercan sumon de mil miliardoj da eŭroj en 2020; la kvara estas striktigi kulturajn interŝanĝojn kaj intensigi intertraktadon por faciligi personajn kontaktojn; kaj la kvina estas fortigi komunikadon kaj kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj.

La 21an de novembro en Pekino okazis la 9a Industria kaj Komerca Pintkonferenco de Ĉinio kaj Eŭropa Unio. En la pintkonferenco, Van Rompuy diris, ke la duflanka intertraktado pri interkonsento de investo estas grava frukto de la 16a Pintkunveno de Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Eŭropaj landoj, entreprenoj kaj parlamentoj subtenas la iniciaton.

Barroso diris, ke ampleksa interkonsento de investo helpe antaŭenpuŝos disvolviĝon de investado kaj realigos pli grandan enmerkatiĝon por la du flankoj. La investantoj de Ĉinio kaj EU havos pli simplan kaj sekurecan leĝframon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto