Vizitu Forumon

Fakulo parolis pri la rilatoj inter Ĉinio kaj landoj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj

(GMT+08:00) 2013-12-03 15:41:53     Redaktoro:Xiong Shan

"Mia plej rekta sento estas, ke la ĉina registaro volas efektive fari tiun aferon," diris Wang Xiaozhong, direktoro de Orient-Eŭropa departemento de la Esplorinstituto pri Rusio, Orient-Eŭropo kaj Mez-Azio sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj. Li taksis pri la renkontiĝo de gvidantoj de Ĉinio kaj landoj de Centr-Eŭropo kaj Orient-Eŭropo antaŭ nelonge en Rumanio kaj pri la Bukareŝta Programo.

De la 25a ĝis la 28a de novembro en Bukareŝto, la ĉefurbo de Rumanio, la ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la renkontiĝon de gvidantoj de Ĉinio kaj landoj de Centr-Eŭropo kaj Orient-Eŭropo kaj publikigis la Bukareŝtan Programon kune kun gvidantoj de 16 landoj de Centr-Eŭropo kaj Orient-Eŭropo. Zhu Xiaozhong opiniis, ke la programo estas malsama ol antaŭaj, ĉar estis la unua fojo, ke per komuna komunikaĵo la du flankoj certigis la komunan volon de kunlaboro.

Zhu Xiaozhong diris, ke la komuna komunikaĵo signifas, ke la du flankoj konsentas sistemigi la politikajn, ekonomiajn kaj aliajn rilatojn inter Ĉinio kaj landoj de Centr-Eŭropo kaj Orient-Eŭropo por plua disvolvado.

Zhu Xiaozhong montris, ke ĉifoje en la renkontiĝo, ĉefministro Li Keqiang unuafoje prezentis bazon de la kunlaboro inter Ĉinio kaj landoj de Centr-Eŭropo kaj Orient-Eŭropo. Ĉinio kaj tiuj landoj estas novaj merkatoj, vizaĝas al komuna tasko de ekonomia transformiĝo kaj novigo, kaj inter la du flankoj estas profunda amikeco. Tio signifas, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj landoj de Centr-Eŭropo kaj Orient-Eŭropo baziĝas sur la volo de la du flankoj kaj estas grava parto de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo. La kunlaboro inter Ĉinio kaj landoj de Centr-Eŭropo kaj Orient-Eŭropo kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo povas esti paralelaj sen maloportunaĵo. Tio favoras al la kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto