Vizitu Forumon

Rusio kaj Irano kunlabore pritraktas regionan krizon

(GMT+08:00) 2013-12-12 16:31:42     Redaktoro:Lina

Vespere de la 11a de decembro en Teherano, renkontiĝante kun rusa eksterafera ministro Sergei Lavrov, irana prezidento Hassan Rouhani akcentis, ke la ĝeneva interkonsento pri nukleo oficiale agnoskas ĉiujn nukleajn rajtojn de Irano inkluzive de urania riĉigo, kaj ke aliaj eksplikoj damaĝos reciprokan fidon. Rusa eksterafera ministro Sergei Lavrov kaj irana eksterafera ministro Zarif venis en akordon pri la siria krizo. Jen detala raporto!

En la renkontiĝo, irana prezidento Hassan Rouhani diris, ke Irano sin dediĉas al strategiaj rilatoj kun Rusio, kaj pretas atingi longtempan kaj sintezan interkonsenton kun Rusio. Rouhani samtempe akcentis, ke ĉiuj nukleaj rajtoj de Irano inkluzive de urania riĉigo estas oficiale agnoskitaj en la ĝeneva interkonsento. Se iu ajn lando volas havi alian eksplikon, tio damaĝos la reciprokan fidon kaj ankaŭ klopodojn antaŭe faritajn por la reciproka fido.

Sergei Lavrov montris, ke Rusio kaj Irano ne havas diverĝon en kompreno pri la ĝeneva interkonsento.

Tiutage, ankaŭ interparolis Sergei Lavrov kaj irana eksterafera ministro Zarif. Sergei Lavrov diris, ke Irano havas gravan influon al Sirio kaj ludos gravan rolon en la paca solvo de la siria krizo, kaj ke estas tute necese por Irano partopreni en la dua ĝeneva konferenco pri Sirio. Zarif diris, ke Irano kaj Rusio havas saman opinion pri la siria krizo, kaj ke la politika dialogo estas la unika vojo por solvi la sirian krizon.

La du ministroj ankaŭ parolis pri nuklea kunlaborado. Zarif diris, ke Irano prioritate konsideras fari kunlaboradon kun Rusio en sia nuklea programo.

La irana novaĵ-agentejo opinias, ke en la nuna mezoriento ekzistas tiklaj defioj kaj neniu lando kapablas la unusola trakti tiujn defiojn. Rusio kaj Irano havas saman starpunkton pri multaj regionaj problemoj kaj la dulanda kunlaborado ludas gravan rolon en traktado de la regiona krizo, precipe malhelpi militan invadon kontraŭ Sirio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto