Vizitu Forumon

Ĉinio en ampleksa profundigo de reformado disvolviĝos kun la mondo

(GMT+08:00) 2013-12-30 16:31:58     Redaktoro:Pluveta

En 2013, sekve de regado de la nova registaro Ĉinio eniris en la periodon de ampleksa profundigo de reformado. En la 3a Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio, Ĉinio publikigis la planon pri ampleksa profundigo de reformado en la estontaj 10 jaroj. La jaro 2014 estas komenco por praktiki la planon. Kian influon alportos al la mondo la ampleksa profundigo de reformado? Bonvole aŭskultu la detalan raporton.

En marto de 2013, aperis la nova registaro de Ĉinio kun klara disvolviĝa penslinio, t.e., promocii la ĉinan ekonomion. Ĉina ĉefministro Li Keqiang emfazis kelkfoje, ke Ĉinio devas pluapaŝe sinmalfermi kaj disvolviper kuraĝo kaj saĝeco.

La 28an de septembro, 2013, oficiale establiĝis Ŝanhaja Liberkomerca Regiono. Tio estas komenco de financa reformado de Ĉinio.

Kiel disvolviĝos Ĉinio? La "Decidon de la Centra Komitato de KPĈ pri Kelkaj Gravaj Problemoj por Plenampleksa Profundigo de Reformado respondis en la flankoj de ekonomia sistemo, politika sistemo, kultura sistemo, socia sistemo kaj konstruado de ekologia civilizacio.

Nun ankoraŭ ne reprosperiĝis la monda ekonomio, tamen la ekonomio de Ĉinio estas elstara. En Tutlanda Kunveno pri Komercaj Aferoj okazinta en decembro ĉina komerca ministro Gao Hucheng diris, ke la ekstera komerco de Ĉinio en 2013 disvolviĝis al nova ŝtupo, kaj rapide kreskis ankaŭ la investado al ekstero.

La disvolviĝo de ĉina ekonomio alportis grandan bezonadon al la tutmonda merkato. La ekonomia modelo "landinterna konsumado" de Ĉinio utilas stimuli investadon de fremdaj landoj kaj akceli la ekonomion de najbaraj landoj.

Lastatempe la Centro de Esplorado pri Ekonomio kaj Komerco de Britio publikigis raporton dirante, ke anstataŭ Usono Ĉinio fariĝos la tutmonda plej granda ekonomio en 2028. Tio alportos influon al la mondo en ĉiuj flankoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto