Vizitu Forumon

Estas malfacile restarigi pacan intertraktadon inter Palestino kaj Israelo en mallonga tempo

(GMT+08:00) 2014-01-02 16:20:28     Redaktoro:Pluveta

La jaro 2013 estas la 20-a datreveno de Osla Intertraktado atingita de Palestino kaj Israelo. En 2013, sub la antaŭenpuŝo de Usono restariĝis la paca intertraktado, kiu stagnis 3 jarojn. Kvankam Usono faris grandan penadon, tamen estas ne optimisma la anticipo de la intertraktado. Sekve de proksimiĝo de la datlimo fortiĝas la dubo pri la rezulto de la intertraktado. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton.

La 14an de aŭgusto, 2013, Palestino kaj Israelo faris 1-an interparolon de ĉi-foja intertraktado en Jerusalemo. Usono havas nerekoneblan meriton en restarigo de la intertraktado. En marto de la lasta jaro, usona prezidento Barack Obama vizitis Mezorienton en la 1-a jaro de la 2-a servoperiodo, kaj tio montris lian altan atenton pri la paca procezo de Mezoriento. Dum la vizito Obama reasertis, ke la dulanda projekto estas rimedo por solvi la problemon inter Palestino kaj Israelo. Usono promesis helpi Palestinon establi la ŝtaton.

Usono elmetis 9-monatan datlimon de ĉi-foja intertraktado. Usona nova ŝtata sekretario John Kerry kelkfoje vizitis Palestinon kaj Israelon kaj interŝanĝis opiniojn pri la paca intertraktado kun la duflankaj gvidantoj por antaŭenpuŝi la intertraktadon. Sub la penado de Usono aktiviĝis la paca intertraktado. La du flankoj reciproke sendis bonintencajn signalojn. Ekde la 14a de aŭgusto, 2013, Israelo sinsekve liberigis 104 arestitajn palestinanojn. Salah Mugdad, kiu estis arestita en 1993, estas unu el ili. Li diris liberigite, ke perforto ne povas solvi iun ajn problemon.

Tamen Palestino kaj Israelo ankoraŭ ne estas optimismaj pri la paca intertraktado pro la reciproka nekonfido kaŭzita de multjara konflikto. Laŭ plej nova statistiko en la lasta decembro, 87,5% da israelanoj opinias, ke la nuna paca intertraktado ne alportos pacon. 70% da palestinanoj opinias, ke malsukcesos la paca intertraktado.

Nun jam pasis duono de la 9-monata datlimo de ĉi-foja intertraktado. Palestino kaj Israelo ankoraŭ ne atingis unuanimecon pri ŝlosilaj problemoj. Ĉu la du flankoj, al kiuj mankas la reciproka konfido, povos fari kompromison en mallonga tempo? Tio bezonas grandan politikan saĝecon por solvi la problemon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto